Nova specio de fantoma ŝarko en profunda maro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-26 10:41:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: RT

Havano,  sep 26 (RHK) Grupo de marbiologoj anoncis la malkovron de nova specio de fantomŝarko, speco de profundakvaj fiŝoj en la Pacifiko.

Tiu nomita la mallarĝnaza fantomŝarko estis trovita vivanta pli ol du kilometrojn profunde en la akvoj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando, la Nacia Instituto pri Atmosfera kaj Akva Esploro (niwa) detalis en deklaro.

"Tiaj fantomŝarkoj plejparte vivas sur la marfundo kaj ĉe profundoj de ĝis 2 600 metroj. Ilia vivejo malfaciligas ilin studi kaj monitori, tio signifas, ke ni ne scias multon pri ilia biologio aŭ ĉu ili estas minacataj, sed ĉi tio faras ke  malkovroj kiel ĉi tiu eĉ pli ekscita," diris la esploristo Brit Finucci, aŭtoro de la priskribo de la specio.

 

Fonto: RT

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up