Dum tiuj ĉi tagoj, la bela urbo Trinidad, situanta en la centrosuda parto de Kubo, festis sian 500-an datrevenon kun renovigita vizaĝo kaj allogo kiu ampleksas la vivon kaj estontecon de ties enloĝantoj.
La kolonia urbo Trinidad, nuntempe konsistigas nepran vizitindan lokon por ĉiu persono kiu aprezas artitekturon kaj historion. La iama vilaĝo de la Sankta Trinidado en la centra regiono de la insulo, nome en la provinco Sancti Spiritus, gardas gravan arkitekturan kaj naturajn riĉaĵojn subtenatan de kvin jarcentoj de historio kaj varia gamo de tradicioj.
La urbon ĉirkaŭas montoj el abundaj arboj kaj famaj valoj kie videblas restaĵoj de antikvaj sukerfabrikoj ankoraŭ konservataj. En tiu regiono situas, krome, la montoĉeno Escambray, lulilo de la plej variaj vegetalaj formoj, ekde la senparaj arboreskaj filikoj kaj sovaĝaj orkideoj ĝis la arbaroj de koniferoj aldone al la komplemento donata de kelkaj endemiaj specoj en la faŭno.
La teritorio, kiu estas unu el la unuaj vilaĝoj fonditaj de la hispanoj en la insulo ankaŭ posedas vastajn sistemojn de kavernoj, kiuj enhavas la plej diversajn historiojn ligitajn al la ekzisto de la kubaj praloĝantoj en tiu regiono.
Aparte elstaras legendo ligita al la kaverno La Mirinda, formata de ensemblo de dudeko da kavernoj en la sudo de la montoĉeno Escambray, kio ligas la indianinon Caucubú, de la tribo de Guamuhaya kun sia eterna amo.
Tiu ĉi historio havis tragikan finon ĉar la junulino rifuĝis en kaverno kaj mortis pro amo sciinte ke la amato, la junulo Naribó sin ĵetis kontraŭ la rokoj kiam antaŭvidiis la intencojn de la patro de Caucubú doni ŝin al la guberniestro de la vilaĝo.
Jen pro la abundo de historioj kaj legendoj kiel pro la naturbelecoj, kaj tre speciale pro la kolonia arktitektura juvelo tie konservata, Trinidad estas vizitinda regiono, nacia monumento de Kubo kaj homara heredaĵo laŭ deklaro de UNESCO ekde la 80aj jaroj.
La festoj nuntempe omaĝantaj la 500-an datrevenon de Trinidad, montras plurajn facetojn ne nur por plia evoluigo de turismo en tiu ĉi bela urbo, sed ankaŭ la agadojn faratajn de la registaro kaj la enloĝantojn por protekti kaj savgardi la trezorojn kiuj donas fieron al la enloĝantojn kaj montras la promesplenan estontecon por novaj defioj, evoluigo de kulturo kaj tradicioj kie oni kombinos modernecon kaj kutimojn, historion kaj estontecon laŭ la postuloj de la novaj tempoj.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Rusio komdamnas decidon de Usono plu teni Kubon en sian mensogan liston de landoj sponsorantaj terorismon
- Deputitoj analizas kompleksan situacion de loĝejoj en Kubo
- Venezuelo respondecigas argentinajn aŭtoritatulojn pri teroristaj planoj
- Raúl kaj Díaz-Canel gvidas la marŝon de popolbatalo antaŭ la usona ambasadejo
- Kubo konservos la establitan emeritiĝ-aĝon