Kulturo estas savilo de la animo: ĉu kubaneco?

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-17 00:38:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubaneco estas vivkvalito, esprimis elstara etnologo kaj saĝulo kuba, kies nomo estas Fernando Ortiz, kiun oni nomas kare, la tria eltrovinto de Kubo. Homo tia lasis por ni vastan esplorlaboron pri la trajtoj kaj sentoj de tiu ĉi gento kiu originis la kuban naciecon. Kio ni estas? Jen kelkaj ideoj skizitaj de doktoro Ortiz.

 

En la formiĝo de la kuba nacieco kunfandiĝas tri ĉefaj radikoj, kiuj malrapide eniĝis en unikan etnan integriĝon: la indiĝenaj loĝantoj — kies sola etna heredaĵo reduktiĝis pro la efiko kiun signis la proceso de konkero kaj koloniigo — la hispana kaj afrika.

 

La hispana, kiel rezulto de migrado el la metropolo kiu, en momentoj de pli- aŭ malplia intenseco restadis laŭlonge de nia historio. La afrika radiko lasis tre singularan spuron en la formiĝo de la kuba kulturo. Veninte el diversaj etnoj, - joruboj,  mandingoj,  kongoj, karabalioj, bantuoj- tiuj sklavoj miksiĝis inter si en la plantejoj, kio ekestigis novajn kulturajn asociiĝojn inter la afrikaj komunumoj mem. Al tio oni aldonu la etnan influon de la ĉinoj, enkondukitaj kiel kulioj, lasintaj sian spuron en la miksiĝo de rasoj kaj en la kuba kuirarto.

 

El la plantejoj mem komenciĝas la proceso de kunfandiĝo inter la kulturo de la sklavoj kaj tiu de la mastroj, ekformiĝante plene nova kaj malsama kulturo ol tiu de la originaj radikoj. En la difino de la kuba kulturo tiuj radikoj kunformas la bazon de la tradicioj, kulturo kaj popola kredo.

 

Sed nacieco kuba ne estas io stagnita. Ĝi moviĝas, evoluas, kreskas. Kaj krisolo de nacieco estas tiu ĉi insularo, kie oni  laboras por pli alta ŝtupo en la formado de kulturita kaj altruisma homo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up