Dulce María Loynaz, la plej granda el la kubaj verkistinoj en la 20-jarcento, naskiĝis en Havano la 10-an de decembro 1902 kaj forpasis la 27-an de aprilo 1997.
Ŝi publikigis siajn unuajn poemojn en havanaj gazetoj je la aĝo 16-a. Fariĝis doktorino pri Juro en la Havana Universitato. kaj ĝin praktikis dum okupiĝis, paralele, pri literaturo.
Iom post iom ĝis transformiĝis, subtile sed pasie, en la unu el la ĉefaj figuroj ne nur de la kuba liriko, sed ankaŭ universala. Ŝi estis pli konata kiel poetino, sed ankaŭ multe verkis proze.
En 1986 ŝi gajnis la Nacian Premion de Literaturo, kaj poste, en 1991 gajnis la Premion de la Specialistoj. En 1992 ŝi ricevis la Premion Cervantes, kaj enposteniĝis kiel direktorino de la Kuba Akademio de la Lingvo. Ŝi estis ankaŭ membro de la Reĝa Akademio de la Hispana Lingvo, akceptita en 1967.
En la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, ŝi domo en Havano transformiĝis en centron de la kultura vivo de la urbo, kaj organizis nomatajn ” ĵaŭdaĵojn”, tio estis, ĵaŭdaj vesperoj kie ariĝis elstaraj intelektuloj kaj artistoj, interalie, Federico García Lorca, Juan Ramón Jiménez, Gabriela Mistral aŭ Alejo Carpentier.
Konsiderita kiel la plej alta reprezentantino de la postmodernista intimismo, ŝia lirika esprimo stampis per simpleco kaj efiko, esencajn temojn homajn, kaj ŝiaj versoj evidentigas majstran regon de universaleco kaj aŭtoktona trajto.
Ŝi ricevis multajn premiojn, omaĝojn kaj distingojn en diversaj mondopartoj. En la jaro 1992 en Curazao, dum la tria kongreso de karibaj virinoj, ŝi estis elektita kiel la plej elstara poetino de la kariba regiono en la 20-a jarcento.
Dulce María Loynaz forpasis la 27-an de aprilo 1997, sed ŝia heredaĵo restas viva kaj akompanas nin por ĉiam.