Naskiĝinte en la urbo Camaguey la 10-an de julio 1902, Nicolás Guillén, poeto de la kuba popolo, kvankam regate de sopiro vojaĝi tra la mondo, estis, esence, provinca homo.
Lia tuta vivo estis markita pro la signo de tipografio. En la jaro 1921 li revenis al Havano pro la bezono atingi siajn celojn, li klopodis rekomenci sian universitatan studadon , sed definitive devis rezigni pri tio kaj reiris al Camaguey, jam en 1922 kiam decidis arigi la poemojn de sia libro Cerbo kaj koro publikigita nur en la jaro 1964 .
En la jaro 1926 Guillen decidis ekloĝi en la ĉefurbo kie li restis sian tutan longjaran ekzistadon kaj fine de 1928 li ekkunlaboris en la paĝoj Idealoj pri raso de la marista ĵurnalo.
Nicolás Guillén speciale ŝatis la protugalan vorton saudade, kiun li lernis en Brazilo, ĉar li spertis ĝin proprakarne. Ĝi signifas nostalgion, kaj la poeto- dum siaj oftaj vojaĝoj tra la mondo- ĉiam suferis nostalgion pro la naskiĝlando, deprimite de enormaj deziroj reveni al Kubo.
La jaro 1930 markis la aperon de lia poste fama poemlibro Motivoj de soneo kies titolo devenas el soneo, muzika ĝenro evoluinta dum la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento , atinginta sian apogeon en la 30-aj jaroj kiam jam ekzistis pluraj komponistoj kun originalaj muzikaĵoj ege populariĝintaj.
Respondu vi estas poemo de la libro Havas mi aperigita en la jaro 1964 meze de nova erao kaj transformoj de la vivo en la insulo; ĝi spegulas tiun senton kiu premas grandan kvanton da homoj, kiuj pro plej diversaj kialoj restas for de sia patrolando, sed multe pli tiuj kiuj foriras forlasante siajn plej intimajn ecojn.
En la jaro 1961 oni elektis lin Prezidanto de la Unuiĝo de Verkistoj kaj artistoj de Kubo, organizaĵo kiun li mem kunfondis. Kaj en 1962 estis nomita laŭ dekreto prezidenta Ambasadoro kaj Ministro Plenrajta de la ekstera servo de Kubo.
Nicolás Guillén fariĝis voĉo de la kuba popolo, li vojaĝis senĉese tra ĉiuj kontinentoj, sed ĉiam nostalgio akompanis lin dum siaj vojaĝoj. La 16-an de julio 1989 je la aĝo 87-a, forpasis Nicolás Guillén en Havano. Jam tiam lia voĉo estis rekonata kiel la Nacia Poeto, tiu kies du avoj, la afrika kaj hispana, ĉiam influis lian tutan vivon per tiu ritmo unika de siaj poemoj.