La kuba poetino Gertrudis Gómez de Avellaneda, forpasis en Madrido, la 1-an de februaro de la jaro 1873. Dum la lastaj jaroj de sia riĉa vivo ŝi okupiĝis, preskaŭ ekskluzive, al la tasko korekti siajn verkojn kaj prepari la eldonon kompletan sub la nomo Literaturaj, dramaj kaj poeziaj verkoj.
Gertrudis Gómez de Avellaneda naskiĝis la 23-an de marto 1814 en la tiama kolonia urbo Sankta Maria de Porto Princo, nuna Camagüey.
Konata kiel Tula aŭ sub la seŭdonimo La Pligrimantino, ŝi estis elstara reprezentantino de la romantika movado kuba, pioniro de la romano kontraŭsklavisma kaj defendanto de la socia rolo de la virinoj.
En la jaro 1836 la tuta familio translokiĝis al Hispanio, kaj rezidis en Sevilo, kie ŝi publikigis siajn unuajn verkojn sub la seŭdonimo La Pilgrimantino.
La poezia verko de la Avellaneda centriĝas en la temo de malfeliĉa kaj pesimista amo. Ŝi estis pri virino tre kuraĝa por sia epoko kaj tial, ankoraŭ hodiaŭ la recenzistoj havas malsamajn kriteriojn pri ŝia heredaĵo, kiu tamen, transiris la limojn tiam permesitajn al la virinoj. Ŝi vivis aŭtente la romantikismon kaj konkeris la ĉefajn intelektulajn spacojn tiam regataj de viroj.
Unu el la plej famaj poemoj de Gertrudis Gómez de Avellaneda estas Je la foriro, kie ŝi esprimas sian malĝojon pro la bezono forlasi sian patrolandon, ĉar la sociaj normoj tiamaj estis tro streĉaj por kuraĝa virino kia ŝi estis. Ŝia malĝojo senteblas en la jenaj versoj:
Perlo de l´mar´!/okcidenta stelo/belega Kubo! Via brilanta ĉiel´/ la nokton kovras per malhela vual´/ Foriros mi!.../ la popolaĉ´rapida/ hizas la velojn / por min forpeli el la denaska ter´/, …/adiaŭ, feliĉa patroland´, amata Edeno!/…