Carlos Acosta
Havano (RHK) Kuba dancisto Carlos Acosta meritas hodiaŭ la plej grandajn atingojn en profesio, kiun li prenis por si kaj portas al la mondo kun la animo de Kubo.
Dank' al sia patro, Acosta faris siajn unuajn paŝojn -preskaŭ pro devo- en tiu ĉi artesprimo, kiu baldaŭ fariĝis nedisigebla kunulo kaj komplico de siaj pli ol merititaj triumfoj en la danca mondo.
Kiam li fariĝis 50-jara ĉi-junie la duan, estas neeble montri lian artan vivon en malgranda tekstspaco, ĉar liaj sennombraj premioj kaj lia kariero mem estas defio por iu rakontanto.
Lia virtuozeco permesis al li diplomiĝi en 1991 kun la plej alta kvalifiko ĉe la Nacia Baleto-Lernejo, montrofenestro por gravaj kompanioj, kiuj vetis por li, de la Kuba Nacia Baleto aŭ la Angla Nacia Baleto, ĝis la Baleto de Houston kaj la American Ballet Theatre.
Antaŭe, lia talento igis lin danci en prestiĝaj formatoj kiel la Compagnia Teatro Nuovo di Torino, en Italio, kaj la ensemblo de la Teatro Teresa Carreño de Karakaso, en Venezuelo.
Sed lia laboro estis registrita laŭ speciala maniero en la Reĝa Baleto de Londono, grupo kiun li honoris enirinte en 1998, kaj poste estis promociita al ĝia ĉefa gastdancisto en 2003.
Kune kun tiu firmao, liaj pruvitaj kapabloj gajnis al li la medalon de Commander of the Most Excellent Order of the British Empire (CBE) en 2014, ricevita de Reĝino Elizabeto la 2-a.
Jaron poste, li adiaŭis la renoman ensemblon, sed ne la Londonan scenejon, ĉar ekde 2020 li reĝisoras la Reĝan Baleton de Birmingham kaj estas membro de la Estraro de la Reĝa Baleto-Lernejo.
Foto: Arkivo/RHC
En Havano, la koreografo pasiiĝas ankaŭ pri sia kompanio Acosta Danza, kun kiu, ekde 2015, li plenumas intensan programon de spektakloj tra la mondo kaj kombinas la klasikaĵon kun la nuntempa, kunfandita kun elementoj de la kuba danco.
“Nun ni havas ĉi tiun spacon, en kiu funkcias ankaŭ la akademio. Mia granda revo estas savi la konstruaĵon de la baleta lernejo de la Instituto Supera de Arte (ISA), establi tie la sidejon de la projekto”, deklaris la interpretisto en intervjuo.La ŝancoj ofertitaj al li kiam lia nomo apenaŭ sonoris en ĉi tiu universo instigis lin krei la Carlos Acosta Dance Foundation en 2017, kiu ofertas al junaj talentuloj senpagan dancan trejnadprogramon por periodo de tri jaroj.
Tiamaniere Acosta respondas kun dankemo al la vivo kaj al sia patro, kiu montris al li la vojon de ĉi tiu manifestiĝo, en kiu li trovis, laŭ tio, kion li diris, la savon, kiun li tiom bezonis en siaj komencoj por forĝi al si mondon de revoj kaj konkeroj sen retrorigardi.
Posedanto de neriproĉebla agado, kiu faras liajn movojn unikaj, li konkeris la plej grandajn laŭrojn, al kiuj dancisto povas aspiri.
Lia katalogo estas laŭdita fare de la Ora Medalo de la Prix de Lausanne (1990), la Frédéric Chopin (1990), aljuĝita fare de la Pola Arta Entrepreno, kaj la Merito-Premio en la Juna Talento-Konkurado, en Italio (1991).
Al tiuj aldoniĝas la Princess Grace Foundation Dance Prize (1995), la Laurence Olivier (2006), kaj la Nacia Dancpremio (2011).
Lastatempe, Acosta ricevis la premion Lifetime Achievement 2023 de Laŭzano, Svislando, la decido prezenti al li la premion kiam la evento atingos sian 50-an datrevenon, konsistigas veran simbolon de sukceso kaj "misio plenumita", emfazis la gazetara komuniko.
La artisto lastatempe anoncis, ke li revenos al la scenejo de la Royal Opera House en Londono, Unuiĝinta Reĝlando, kiel festo de sia duonjarcento de vivo kaj kun li miloj dancos en sia patrujo kiel signo de korinklino al tiu, kiu portas en sia koro kaj piedoj la danco de la tuta Kubo.
Fonto: PL