Kiam oni parolas pri kutimoj aŭ tradicioj en la plej granda el la Antiloj, estas pluraj manieroj kiuj kondukas al mencio de festoj, muziko, manĝaĵo, civitana konduto kaj aliaj antropologiaj aspektoj, kiuj distingas la kuban socion.Ĉio formiĝas en procezo de transforma kulturo rezultanta en nia unika identeco en sia diverseco.
Rigardo al kafo kaj ĝia konsumado estas unu el tiuj vojoj, kiuj -laŭ historiistoj- havas sian originon en 1748 kiam la havana komercisto José Antonio Gelabert enkondukis la planton kaj komencis ĝian kultivadon proksime de la urbo San Kristoforo (Havano), por poste atingi regionojn montajn kaj humidajn, idealaj kondiĉoj por ĝia disvolviĝo.
Malgraŭ ĝia origino el aliaj landoj, ĝi akceptis la kreolan naturon de ĉi tiu Insulo, kreante proksiman ligon kiu kulture daŭre estas ligita al niaj radikoj kaj al la ekonomia progreso kiu, tiutempe, alportis la sklavkomercon kiel laborforton sur grenplantejoj.
Kun la tempo, ĝia produktado kaj konsumo diversiĝis en ĉiu grupo kaj socia klaso, por iĝi agado, kiu estas ripetata kaj kundividata kun aliaj homoj.
Kaj rezulte, la prefero por nigra nektaro disvastiĝis kun tiel bona rapideco, ke por multaj ĝi elmontras simbolan karakteron, ĉar estas esence por ili trinki ĝin antaŭ ol komenci la tagon, ĝi fariĝas intensa en ilia labortago.
Ĝi estas ankaŭ rekonita de specialistoj kiel unu el la plej societaj senalkoholaj trinkaĵoj: ĝi ne povas manki komence de konversacioj aŭ renkontiĝoj.
La malsamaj manieroj prepari ĝin kaj ĝia deloga gusto estas pruvo de pasinta praktiko eternigita per kolektiva distro.
Estas multaj kontribuoj en ĝia preparado, precipe el la kubaj kampoj, kie la mambisoj (kubaj batalantoj kontraŭ koloniismo) dolĉigis ĝin per mielo de abeloj. Estas ankaŭ la opinio, ke oni devas havi bonan manon por atingi la deziratan guston kaj estas tiuj, kiuj havas la tuŝon aldoni sukeron en la ĝusta momento kaj gustumi ĝin pli-malpli dolĉan aŭ amaran, kaj tiuj, kiuj preferas ĝui ĝin kun iom da rumo... mallonge, estas elekto.
La socia implico de kafo havas tian rekonon kaj akcepton, ke ĝia distribuo kaj komercigo konsistigas tutmondajn nivelajn agadojn, kiuj influis diversajn kulturojn, same kiel individuojn, atingante specialiĝon en gourmetdomoj kun ekskluzivaj kvalitaj ofertoj.
Teknologiaj progresoj helpis plifirmigi ĝin kiel tre aprezitan produkton, kiun oni povas aliri ankaŭ en establaĵoj, kie oni povas ĝui ĝin diversmaniere: kun lakto, kremo, ĉokolado kaj spicoj.
Pro sia populareco, ĝi estas akompanata de marmeladoj, kaj la ekstrakto estas uzata kiel ingredienco en sukeraĵejo, glaciaĵo kaj en lakta arto (Latte Art) aŭ kafo kun lakto, tekniko ne nur por vida ĝojo sed ankaŭ por la palato.
Kvankam ĝi havas la aprobon de la plimulto, iuj markas ĝian troan konsumon kiel malvirton. Studoj sugestas, ke pro la alta koncentriĝo de kafeino ĝi povas kaŭzi sendormecon kaj damaĝi la digestan sistemon, kaj ankaŭ kaŭzi takikardion kaj altigi kolesterolon.
Tamen, malgraŭ iu ajn mito aŭ negativa aliro pri la bongusta infuzaĵo, ĝiaj fideluloj atestas ĝiajn stimulajn kaj malstreĉajn ecojn por kapdoloroj, same ili referencas al la altiro, kiun ĝia forta aromo vekas dum la rostado de la greno kaj la preparprocezo.
La spirita trinkaĵo, pri kiu la ŝtatanoj asertas, ke kiu ne trinkas ĝin, ne estas kuba, estas alloga. La teksturo kaj korpo atribuitaj al ĝi difinas ĝian misteran karakteron ĉar ĝi ankaŭ estas uzata en festoj kaj oferoj.
La vojaĝo de la kafo tra la historio komenciĝis antaŭ proksimume 200 jaroj kaj daŭras en Kubo kiel forta, dolĉa tradicio, vivanta per parolado kaj skribo, spurante tiun kafvojon de historio, heredaĵo kaj identeco reflektita en la ruinoj de francaj kafplantejoj de la 19-a jarcento, kiu nuntempe estas disvastigita, studata kaj vekas la intereson kaj de la nacia kaj eksterlanda publiko.
Ne vane poetoj kaj muzikistoj insulaj, konsciaj pri tiu ĉi transcendeco, kapitulacis al ĝia influo kaj havas ĝin kiel fonton de inspiro.
Nicolás Guillén, la Nacia Poeto, mencias ĝin en sia nostalgia poemo Canción carioca (kanzono karioka) ; Ignacio Villa "Bola de Nieve" en sia kanto Ay Mama Inés; kaj en La vida del estanciero, versoj de la kuba Francisco Poveda Armenteros, estas kelkaj ekzemploj, kiuj ilustras la omaĝon al la kafo.
Ankaŭ José Martí, la nacia apostolo, ne povis eviti ĝian influon kaj inteligente, per sia stilo, li esprimis siajn impresojn per diversaj leteroj. En unu el ili li skribis: "... ĝi flamigas kaj ĝojigas min, mola fajro, sen flamo aŭ brulado, vigligas kaj akcelas la tutan lertan sangon en miaj vejnoj".
Fonto: ACN