Foto: Mohammed Salem/Reuters
Kiu estis Mahmud Darwish? En nia kultura felietono vi konatiĝas kun la nacia poeto palestina. Li naskiĝis en la vilaĝo Al-Birva, la 13-an de marto 1941 kaj forpasis la 9-an de aŭgusto de 2008 en Usono. Li estas unu el la plej famaj arabaj verkistoj de la nuntempo.
Estante infano, lia vilaĝo estis detruita de la israela armeo kaj la familio devis fuĝi al Libano. Jaron poste la familio sukcesis kaŝe reeniri en la teritorion de la nove fondita ŝtato de Israelo, kaj ekloĝis en vilaĝo galilea Dair al-Asad.
Li studis en Libano. Estis arestita plurfoje pro sia politika agado kaj fuĝis al Moskvo, de tie al Egiptujo kaj poste al Bejruto. Poste aliĝis al la organizo por palestina liberigo.
Post la invado israela al Libano en 1982, li translokiĝis al Parizo kaj poste al Tunizio. Li prezidis la ligon de verkistoj kaj ĵurnalistoj palestinaj kaj redaktis la deklaron de sendependeco de la palestina ŝtato proklamita de Yasser Arafat en 1988.
Elstaraj romanistoj kaj nobelpremiitoj, membroj de la internacia parlamento de verkistoj, vizitis lin en la urbo Ramala dum la sieĝo israela en la jaro 2002, inter ili estis la usona verkisto Rússell Banks, la portugala nobelpremiito José Saramago kaj la niĝeria Wole Soyinka.
Lia viktimo-atesto pri la konfliktoj de nia epoko, estis kolektita de la filmofaristo franca Jean-Luc Godard en la filmo Nia muziko de la jaro 2004. Li estas konsiderata de diversaj specialistoj kiel unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la poezio kaj la literaturo nuntempa de Palestino. Aŭtoro aklamita ene kaj ekster la araba mondo, kiu signife influis en la starigo de la identeco de Palestino post la establo de la ŝtato de Israelo.
Kiel omaĝo al la pli ol dek mil civiluloj palestinaj forpasintaj pro bombatakoj israelaj, kiuj daŭras pli ol monato, jen tre fama poemo de la palestina poeto Matmúd Darvix: Sur ĉi tiu tero:
Sur ĉi tiu tero estas io, kio meritas vivi: la hezitemo de aprilo, la odoro de la matena pano/ la opinioj de virino pri viroj,/ la verkoj de Esquilo,/ la novecoj de am´,/ la herbo sur la ŝtonoj,/ la patrinoj starantaj sur fluto-fadeno/ kaj la timo, kiun la memoroj inspiras al la invadintoj,/…
Sur ĉi tiu tero estas io, kio meritas vivi: la fino de septembro, damo eniranta, kun sia viv-pleneco, en la kvardekojn,/ la sunhoro en la karcero,/nubo imitanta homgrupon,/ la popolaklamoj al tiuj, kiuj ascendas al morto ridetantaj/ kaj la timo, kiun la kanzonoj inspiras al tiranoj.
Sur ĉi tiu tero estas io, kio meritas vivi: sur tiu ĉi tero estas la ter-virino,/ la patrino de la komencoj,/ la patrino de la finoj./ Ĝi nomiĝis Palestino. Ĝi plu nomiĝas Palestino./ Sinjorino: mi meritas, ĉar vi estas mia damo, mi meritas vivi./