La triumfo de la Revolucio, en 1959, estis evento de superforta socia atingo en Kubo kaj, per etendaĵo, ankaŭ de alta efiko al arto. La antaŭaj novkoloniaj misregadoj en la povo, koruptaj, porimperiismaj kaj nesentemaj al la estetikaj postuloj de popolo, kiu tiam nur havis aliron al kulturo koncentrita sur siaj plej riĉaj tavoloj, neniam interesiĝis pri kultivado de la spirito aŭ arta edukado de la diversaj klasoj.
La mirinda kirlvento de la nova socia procezo ŝanĝis la ludregulojn, permesante al kubanoj eduki kaj instrui sin. Sur tiu vojo, estis kardinala premiso ke ili konis la malsamajn manifestiĝojn de arto kaj, por atingi tion, estis necese krei entojn aŭ instituciojn kiuj subtenus iliajn projektojn, financadon kaj liniojn de evoluo.
Per la fondiĝo de la Kuba Instituto pri Kinematografia Arto kaj Industrio (Icaic), sub la estrado de Alfredo Guevara, en 1959 ekestis la ebleco krei kinejon sur la insulo, kiu estis komprenata kiel la plej potenca kaj amasa arta esprimrimedo, la plej rekta kaj disvastigita vehiklo por edukado kaj plifortigo de ideoj.
Dank' al Icaic, dokumentaj kaj fikciaj filmoj ekflugis kun granda forto, preskaŭ unuvoĉe. Tiu komenca jardeko de la 60-aj jaroj estis speciala stadio, kaj kvalite kaj produktive, por la naskiĝanta revolucia ekrano.
De tiam ĝis nun, la kreola ekrano pliriĉiĝis, kaj daŭre faras tion en konstanta evoluo, danke al la laboro de esencaj kreintoj kiel Julio García Espinosa, Santiago Álvarez, Manuel Octavio Gómez, Sara Gómez, Sergio Giral, Manuel Pérez, Octavio Cortázar, Pastor Vega, Juan Padrón, Enrique Pineda Barnet, Juan Carlos Tabío kaj Fernando Pérez, inter multaj aliaj.
Kuba kinejo de la 21-a jarcento ricevus freŝan sangon de novaj reĝisoroj, kun senprecedencaj tem-generaj direktoj. Malgraŭ siaj ekonomiaj limigoj kaj kelkaj titoloj eldonitaj sen multe da arta aŭ eĉ komerca senco, ĝis nun en ĉi tiu jarcento la kuba ekrano kreis rimarkindan produktadon, markitan per la malfermo al novaj intrigscenaroj, la verda lumo por tute novaj projektoj kaj la materiigo de valoraj ideoj.
Cuba Libre (Jorge Luis Sánchez, 2015) kaj Inocencia (Alejandro Gil, 2018) estis la du plej bonaj esprimoj en la jarcento, de solide kreita historia kinejo, ĉirkaŭ tre trafaj eventoj en nia pasinteco, videblaj surfilme la novaj generacioj per tre bone prezentitaj rakontoj. Ĝi estas ĝenro, kiu bezonas daŭrigi filmadon.
Al ĝia glora historio, kuba kinejo - vera konkero de la Kuba Revolucio; kiel estas, kompreneble, Icaic, ĝia kolono kaj fundamenta subteno - ankoraŭ havas grandan estontecon por aldoni.
Fonto: Granma