Kuba Esperanta Renkontiĝo
La jaro 1904 markis la momenton, kiam Esperanto alvenis kaj ekdisvastiĝis en Kubo.
En la libro Esperanto en Kubo (Komentita Historio) verkita de Juan Ramón Rodríguez, historiisto de KEA, li asertas ke la hispana pastro Ricardo Vicente estis “la unua persono, kiu faris propagandan laboron por Esperanto en Kubo”. Lerninte la lingvon en Hispanio, pastro Ricardo eklaboris por Esperanto en la insulo instruante la lingvon al la unuaj interesiĝintoj rezultintaj el la propaganda laboro.
De tiu unua momento ĝis la estiĝo de la nuna Kuba Esperanto-Asocio pasis 75 jaroj. Pli ol unu jarcenton pasis, entute, 120 jaroj de tiu komenca momento kiam Esperanto komencis fariĝi ilo por interkultura komunikado en Kubo.
Ĉi-foje, la 8-a KERo kune kun AMO-seminario okazos de la 14-a ĝis 18-a de aprilo, en la sama monato kiam de antaŭ 120 jaroj Esperanto ekburĝonis en nia kariba insulo. Sendube, dum la tuta ekzisto de Esperanto en Kubo kaj la nuna 45-a jubileo de KEA, kiun ni kunfesto ĉi-junie, invitas nin al komuna cerbumado pri kernaj momentoj kun la celo eltiri novajn agojn por estonteco de la kuba movado kaj ĝia kontribuo al la regiona komunumo.
En tiu ĉi punkto oni sin demandas: Kiel Esperanto favoris kaj kontribuis al interkultura kunvivado en Kubo.? Kiuj estas la interkulturaj valoroj, kiujn oni sukcesis komuniki pere de Esperanto dum pli ol cent jaroj en Kubo? Ĉu ĝi favoris nian interkulturan kompetenton? Kion kaj kiel fari por konservi ĝian rolon nun kaj estonte? Kiel intensigi la tutamerikan kunlaboron?
Resume, nia plej ĝenerala celo devos esti trovi la vojon al fundamenta demando por nia landa asocio en la nuna kompleksa scenejo: kiel konservi nian historian memoron, lerni el ĝi, allogi novajn membrojn, restarigi kaj evoluigi la kuban esperanto-movadon sen drastaj ŝanĝoj en la nuna maniero de financado? Ĉu ŝancoj aŭ minancoj staras fronte al ni? De ni dependos.
Maritza Gutiérrez