La dokumenta filmo Culpables premieras en la Centro Fidel Castro Ruz.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-14 08:55:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Radio Reloj

Havano, jun 14 (RHK) La premiero de la dokumenta filmo Culpables (Kulpaj)  okazis  en la Centro Fidel Castro Ruz, spegulbildo de la Internacia Tribunalo kontraŭ la blokado de Kubo kiu kunvenis en la Eŭropa Parlamento.

Produktita de Summary Latin American kune kun ICAP, la filmo, de reĝisoro Yaimí Ravelo, prezentas sintezon de intervenoj de renomaj juĝistoj, same kiel atestantoj dum la vizito farita en Bruselo en novembro 2023.

La filmo prezentas sugestan kombinaĵon de bildoj de deklaroj kaj atestoj en la kunsidoj, kaj de la kuba loĝantaro, kiu suferas la severajn sekvojn de la politiko de sufokado aplikata de Vaŝingtono dum pli ol 60 jaroj.

Fernando González Llort, prezidanto de ICAP, insistis pri la valoro de ĉi tiu dokumenta filmo por la bataloj kontraŭ la blokado kun solidaj argumentoj kaj pruvoj de malobservoj de internaciaj leĝoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up