La ora brileta mistero de Rembrandt malkovrita

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-29 13:03:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ora brileta mistero de Rembrandt malkovrita

Amsterdamo, jul 29 (RHK) La ora brilo uzata de la nederlanda majstro Rembrandt van Rijn en sia pentraĵo 'La Nokta Gardisto' el 1642 ne plu estas mistero hodiaŭ, ĉar grupo de sciencistoj malkaŝis, kiel li sukcesis plibeligi la verkon.

Esploro de kemiistoj ĉe la Universitato de Amsterdamo (UvA) konkludis ke Rembrandt intence miksis arseniksulfidajn pigmentojn kun aliaj por krei la enigman oran brilon.

La majstro uzis ĉi tiun teknikon por pentri la orajn fadenojn sur la brodita mantelo kaj duoblaj manikoj portitaj fare de unu el la du protagonistoj de La Nokta Gardisto, leŭtenanto Willem van Ruytenburch.

La studo pri ĉi tiu pentraĵo estis publikigita en la revuo Heritage Science.

Tio estas apogita per historiaj fontoj detaligantaj la uzon de arseniksulfidaj pigmentoj, kaj estas nun kredinde ke artistoj en 17-a jarcenta Amsterdamo havis pli larĝan gamon da tiaj materialoj je sia dispono ol antaŭe oni supozis.


Fonto: PL

 


Rilataj Artikoloj


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up