Montecatini Terme gastigos la 90-an Italan Kongreson de Esperanto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-19 10:47:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: kongreso.esperanto.it/90/

La 90a Itala kongreso de Esperanto okazos ĉi-monate, de la 24-a ĝis la 31-a en la urbo Montecatini Terme.

En la koro de Toskanio Montecatini Terme, la urbo de termoj kaj ekde 2024 de Esperanto atendas vin por la 90-a Itala Esperant Kongreso.  Ĝi ankaŭ havos hibridajn programerojn, do, verŝajne ni mem sukcesos ĝin partopreni. La kongresa Temo estas: Esperanto por lingva kaj interkultura kapableco.

La kongreson organizas Itala Esperanto-Federacio kaj  jam aliĝis pli ol 200 geesperantistoj el diversaj landoj.

La programo inkludas seminariojn gvidatajn de kompetentajn spertuloj, prelegojn kaj diskutojn — la prelegontoj aliĝas senpage, kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj, lingvaj ekzamenoj,  libro-servo kun lastatempaj eldonaĵoj, prezentotaj dum la kongreso, koncertoj kaj teatraĵoj, ekskursoj por konatiĝi kun la mirinda kaj unika ĉirkaŭaĵo.


Fonto: kongreso.esperanto.it/90/

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up