Heredaĵ-mastrumo de la arkeologia kabineto de Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-30 10:41:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kabineto de Arkeologio, en ĝia sidejo sur Tacón Strato Nº 12, Malnova Havano [© K.M. Lugo Romera]

Hodiaŭ ni  alproksimiĝas al la ĉeesto de Arkelogio en la Historia Centro de Malnova Havano. Ĝi estas rekonita pro  ampleksa tradicio ligita  al la 19-a kaj 20-a jarcentoj, kiam la identecaj trajtoj de nia nacieco komencas esti forĝitaj.

Fakte, la arkeologiaj lokoj en la historia centro de Havano  komencis formiĝi dum la etapo de alveno, setlado kaj definitiva starigo de la eŭropa koloniigo, en la areo ĉirkaŭ la Golfo de Havano.

Tiu kunteksto ripozis sur teritorio de antaŭa indiĝena okupo. La studo de la historiaj, politikaj kaj ekonomiaj okazaĵoj kiuj kondiĉigis tiun procezon estis sistemigita ekde 1959 fare de Historio per la uzo de la dialektika materiisma aliro.

La enketoj de la arkeologia  kabineto fokusiĝis al konfirmo en la praktiko de aferoj, kiujn Historio kiel disciplino evoluigis. Oni  atendis ke tio priskribos kaj klarigus ĝeneralajn aspektojn ligitajn al la komercaj rilatoj establitaj dum la koloniaj jarcentoj tra la Havana haveno.

Aliaj demandoj de la enketo estis ligitaj al la ĉiutaga vivo de la altnivelaj kaj mezklasaj familioj de kolonia Havano, kun la supozata situacio de ekstermado de tio, kio estis rekonita kiel indiano dum la unuaj koloniaj jarcentoj, same kiel la vivo  servuta de la afrika sklavo, inter aliaj temoj.

Fakte, por la arkeologia kabineto de la oficejo de la historiisto de Havano, labori en historia centro kie mem loĝas ties loĝantaro, kaj esplori ĝian freŝan pasintecon, postulas kaj konsentan kaj kunrespondecan laboron, krom  integran, transversan koncepton malproksime de la klasika dedukta logiko de sociaj sciencoj.


Fonto. Habana Radio


 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up