Tsinari, postrestaĵo de la otomana pasinteco de Tesaloniko. Foto: Unesko-kuriero
La ĉiutaga realeco de otomanaTesaloniko (1430-1912) postlasis nurmalmultajn konkretajn spurojn. Raraspuro de la tiutempa ĉiutaga vivotroveblas en la kafejo Tsinari, kiu situas en lasupra parto de la urbo, ĉe la stratangulo de lastratoj Klious kaj Alexandras Papadopoulo.
Ĝia unua posedanto, en 1885, estisislama turko kies nomo, Köse, signifas”la senbarbulon”. La kafejo de Köse estishela kvarangula konstruaĵo, kies fasadokonsistis preskaŭ tute el fenestroj. La dugrandaj fenestroj je unu flanko sin direktasal ombrita, iom pli alta teraso, formitade dekliva grundo, kaj je la alia flankoal la strato. Granda gisfera forno en lacentro de la ĉambro distribuis komfortanvarmon dumvintre. Vid-al-vide, trans lastrato, malnova puto, onidire el la tempode sultano Murad la Dua (1404-1451), lakonkerinto de Tesaloniko, estis renkontejopor la najbaraj loĝantoj. Ĝi donis al la kafejone nur akvon, sed ankaŭ venigis kelkajnklientojn.
La platanoj, laŭ kiuj la kafejo kaj la tutaĉirkaŭaĵo estas nomataj, restas misteFakte, Tsinari estas la helena formo dela turka vorto çınar, kiu signifas platano.
Kelkaj arboj ombras la etan stratangulonĉe la kafejo, sed ili ne estas platanoj. Fotojel la frua 20-a jarcento montras neniunplatanon. Supozeble tiuj ekzistis tie antaŭlonge, dise troviĝantaj kaj postlasintajspurojn en la loka toponimio ĝis hodiaŭ.
Fonto: Unesko Kuriero
Meropi Anastassiadou,
Instituto de Orientaj Lingvoj kaj Civilizacioj (INALCO) en Parizo