Kubo Festas la Internacian Tagon de la Rajto je Universala Aliro al Informoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-28 09:46:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Unesco

Havano, sep 28 (RHK) La 28-an de septembro estas celebrata la Internacia Tago de la Rajto je Universala Aliro al Informoj, dato kies celo estas certigi aliron al cifereca informo (ĉefe), kiel vehiklo por garantii aliajn rajtojn kaj reliefigi kelkajn malobservojn, kiuj okazas en la mondo.

Kvankam ĉi tiu oficiala tago estis deklarita de Unesko en sia Ĝenerala Asembleo en decembro 2015 kaj rememorigita unuafoje en 2016, la vero estas, ke ĝia historio komenciĝas multe pli frue, ĝuste en la jaro 2002. Tiam ĝi estis konata kiel nomo de Internacia Tago je la Rajto Scii. Ne estis ĝis 2012 kiam la Internacio de Civilaj Sociaj Defendantoj ŝanĝis sian nomon al tio, kion ni konas hodiaŭ.

Kubo festas ĉi-jare per nova Leĝo pri Travidebleco kaj Aliro al Publika Informo, kiu unuafoje havigas al la lando regularon en tiu ĉi temo, kontribuas al la plenumado de la devoj de la ŝtataj instancoj kaj aliaj subjektoj respondecaj pri publika informo donante kontinuecon al la civitanaj garantioj antaŭviditaj en la Konstitucio.

Leĝo bazita sur la konstituciaj preskriboj, kiuj establas la fundamentajn principojn de la socialisma jurŝtato, estas en harmonio kun nacia leĝaro kaj la internaciaj interkonsentoj al kiuj Kubo estas aliĝinta; la daŭrigebla disvolva celo 16 kaj la Gvidlinioj de la Ekonomia kaj Socia Politiko de la Partio kaj la Revolucio.

La leĝo establas principojn de kvalito de publika informo, rapideco, libera uzo, inkludo kaj nediskriminacio, publikeco kaj respondeco. Ĝi ankaŭ difinas la Nacian Sistemon de Travidebleco kaj Aliro al Publika Informo kaj deklaras la celon de promocio de kulturo de travidebleco en publika administrado.

Koncerne ĉi tiun internacian feston, oni anoncas, ke la 1-an kaj 2-an de oktobro, organizita de Unesko kaj la registaro de Ganao, okazos la Monda Konferenco pri Universala Aliro al Informoj 2024 kun la temo "Integri aliro al informoj kaj partopreno en la publika sektoro. ".

La evento funkcias kiel platformo por taksi la progreson faritan en antaŭenigado de aliro al informoj ekde la adopto de la Tagordo 2030 de Unuiĝintaj Nacioj por Daŭripova Evoluo.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up