Ĝi estas ligita al kultura fenomeno en ties plej vasta senco. Tial principo sur kiu baziĝas nia ĉiutaga vivo estas ke savi kulturon ankaŭ savas la patrujon.
La kuba apostolo José Martí asertis ke kulturo estas glavo kaj ŝildo de la nacio. Tial ne estas hazarde ke ĝi fariĝis senŝanĝa atakcelo en la koloniaj klopodoj de tiuj, kiuj malpliigas la liberecon de la popoloj.
Ne estas hazardo, ĉar kiu forprenas popolon de ĝia kulturo, kio estas la sama kiel senigi ĝin de ĝia identeco, lasas ĝin en la plej ekstrema sendefendo, en stato de dekadenco kaj senpoveco, kiun armeoj, armiloj aŭ bomboj ne povas atingi. Dum kulturo vivas, popolo vivas.
Tial José Martí, homo eminenta kiel malmultaj, escepta viziulo de la sortoj de la homaro, komprenis, ke savi ĝin estas nepre por la postvivado de la suvereneco, de la libereco gajnita je tiom alta kosto.
Precize tial, la kuba revolucio estis ankaŭ, same kiel socia, kultura revolucio. Tiu, kiu fortigis tiun koncepton de ĝiaj fundamentoj, dignigis ĝin, kaj tiel reakiris la fierecon de popolo pro la kunfluo de rasoj, tradicioj, kredoj, scioj kaj artoj en la profundo de siaj esencoj.
De tiam la kulturo fariĝis, kiel neniam antaŭe, la glavo kaj ŝildo de la nacio, kiel la Apostolo jam antaŭdiris, kiel ordonis la historio, kiel la patrolanda kaj ribelema naturo de la kubano postulis.
Ĉiu batalo gajnita en ĝia nomo ankaŭ validas kiel venko por ĉio, je kio ni kredas, por la lando, pri kiu ni revas, por nia ĉiam manifesta defendo de noblaj aferoj. Kulturo fariĝis, per si mem, la standardo de ĉi tiu Insulo, kaj unu el la potencaj kialoj, kial ni estas admirataj en ĉi tiu mondo.
La 20-an de oktobro Kubo 1868 oni kantis por la unua fojo en Kubo la himnon de Bayamo, kanto kiu alvokis al batalo kontraŭ la hispanaj koloniistoj, kiu fariĝis la nacian hismon de Kubo.
Tial oni festas la nacian tago de kulturo en tiu ĉi historia dato, kiu markas la naskiĝon de la nacieco kaj sendependigaj bataloj. Defendi la kuban kulturon, savi ĝin, iĝis por la kubanoj esenca decido.
Fidelaj al tiu promeso interkonsentita kun koro kaj principoj, ni navigas la sangajn akvojn de la multjaraj provoj de kultura koloniigo, de simbola dekonstruado, ĉe senĉesaj alvokoj al la perdo de identeco, al mem rekono kiel kubanoj.
Tial, ĝenerala konsento estas ke tiuj, kiuj malamikas al Kubo devos konscii ke la kuba kulturo kaj ties valoroj estis, estas kaj estos ne atingebla por ili, ĉar ekzistas multaj aferoj ne negoceblaj por la kubanoj, kaj ĝia kulturo estas en la unua loko. Savi kulturon estas ne nur savi propran identecon, sed ankaŭ savi la patrolandon.