Kultura felietono pri Esperanta literaturo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-11-21 16:51:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La libroservo de Universala Kongreso de Esperanto dum 2008 en Nederlando.

La Esperanta literaturo estas la literaturo verkita en la lingvo Esperanto. Oni uzas la esprimon precipe pri la originala literaturo, kiu inkludas prozon, poezion kaj ankaŭ aliajn ĝenrojn kiel teatro aŭ eseo.

Oni foje inkludas ankaŭ la literaturon tradukitan el aliaj lingvoj, kvankam specifaj artikoloj, eseoj aŭ libroj pri la "Esperanta literaturo" kutime traktas nur la literaturon originalan, ne la tradukojn.

La literaturo en Esperanto baziĝas sur la diversaj tradicioj de la tutmonda beletro en multaj lingvoj, ne nur sur unu aŭ kelkaj el ili.

Iuj opinias, ke iom post iom la Esperanta literaturo akiris specifajn trajtojn, kiuj manifestiĝas en ĝiaj aŭtoroj kun diversa intenseco, tamen tiu opinio restas nepruvita. Same pri la aserto ke la Esperanta literaturo estas la pruvo de la ekzisto de propra Esperanta kulturo.

La literaturo en Esperanto tamen ja pruvas la vivantecon kaj disvolviĝantan naturecon de la lingvo. Nur en tiu ĉi planlingvo estiĝis tiom grava literaturo, kun aŭtoroj kiel inter aliaj Kálmán Kalocsay, Julio Baghy kaj William Auld. Ĝi estas ankaŭ la plej riĉa literaturtradicio el ĉiuj planlingvoj rilate tradukojn. Krome, la literaturo de Esperanto montriĝas grava ne nur koncerne beletron sed ankaŭ sciencon kaj komunikadon.

Kio pri la originala literaturo?

Fakte, estas memkompreneble, ke dum la fruaj jaroj la verkistoj ne tiom aktivis sur la kampo de originala literaturo kiom sur tiu de la tradukita; por tiaj tradukoj, kiaj eliris tiuepoke, oni ne ĉiam konsideris necesa la verkistan talenton: bezonata estis nur iagrada posedo de la lingvo kaj iom da libera tempo.

La unuaj provoj de originala verkado estis tiuj de Ludwik Lejzer Zamenhof mem, kiu en sia Unua Libro (1887) publikigis siajn poemojn Mia penso kaj Ho, mia kor'!, el kiuj la unua estas gemo de nia poezio.

En la fruaj numeroj de La Esperantisto presiĝis originalaĵoj de Ludwig Emil Meier, Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, Grohn, Fez (Felikso Zamenhof), kaj Martin Goldberg. En 1896 aperis la unua aparte presita poemo: Nevola Mortiginto de Vasilij Devjatnin. En la serio Biblioteko de la Lingvo Internacia sekvis la prozaj verkoj Kraljeviĉ Marko (M. Abesgus), El la Vivo de Esperantistoj (V. Stankiević), En la Brikejo (Józef Waśniewski), kaj Du Mirrakontoj (Otto W. Zeidlitz).

La Fundamenta Krestomatio unue eldonita en 1903, enhavis krom originalaj poemoj de Z, ankaŭ verkojn de aliaj esperantistoj; la materialo grandaparte jam aperis dise en la kajeroj de La Esperantisto kaj ĝia anstataŭinto Lingvo Internacia.


Fonto: Vikipedio

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up