Alvenis la Internacia Librofoiro de Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-02-13 10:32:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havana Librofoiro

Havano, feb 13 (RHK) Kiel tradicie februaro alportas al ni kulturan eventon amasan!

Temas pri la  Havana Internacia Librofoiro, kiu okazos dum dek tagoj en la Historia-Milita Komplekso Morro-Cabañas kaj aliaj lokoj de la kuba ĉefurbo.

Tiu ĉi evento, kiu komenciĝis en 1982, kreskis nombre kun partopreno de civitanoj, familioj, redaktoroj kaj intelektuloj el la tuta mondo.

Ĉi-foje ĝi venas en sia  tridek-tria eldono kaj  Sudafriko estas la gastlando, alportante verkintojn kiuj reprezentas ĝian socion.

La Foiro proponas  diversajn agadojn kiel babiladoj, prelegoj, libropremieroj, koncertoj, artekspozicioj kaj filmprojekcioj.

En la antaŭa eldono ĉeestis 435 reprezentantoj el 56 landoj kaj estis prezentitaj pli ol 800 titoloj.

La premiso de la librofoiro portas la jenan mesaĝon: Legi estas kreski.

Kiel tradicie oni dediĉas ĝin al elstaraj figuroj de la kulturo enlanda, ĉi-jare al la filologo, poeto kaj profesoro Virgilio López Lemus kaj al la elstara profesorino kaj historiisto, premiita pri sociaj sciencoj, drino. Francisca López Civeira.

Ili havos apartan spacon por prelegi kaj prezenti siajn verkojn, kaj ankaŭ itineros kun la foiro kiu poste etendiĝos al ĉiuj provincoj de nia lando.

Pro tio ĝi fariĝis kaj estas ĉiam tre atendata kultura evento de nia lando, kiu ĉi-foje, malgraŭ forta ekonomia krizo, evidentigas la volon de la kubaj institucioj daŭre defendi la kulturon vastasence kaj la libron, kaj en papera versio kaj en ciferecaj platformoj.

Maria Josefina Arce

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up