Sesios en Havano la ĉampiona matĉo Memora Capablanca de ŝakludo de la 3-a ĝis la 12-a de majo. Tiu ĉi evento okazas memore al la sola kubano posedanta la titolon de monda ĉampiono de ŝako.
La ŝkturniro memore al José Raúl Capablanca okazas ekde la jaro 1962, kaj spite al diversaj formatoj ĉiam kalkulis je la ĉeesto de gravaj ŝakludistoj internaciaj.
Ĉi-jare la matĉo okazigos sesion ekskluzivan por virinoj, en fermita sesio kaj krome, ricevos 10 partoprenantojn el la vira elito, kio evidentigas novaĵojn de la ĉi-jara evento.
La virina sesio obeas al peto jam kelkjara, kaj ĝi ĝojigas la plej altajn figurojn de la virina ŝakludo en la insulo, kiuj havos la okazon alfronti rivalulojn de pli alta internacia rango, laŭ estis informite de la nacia komisiito de tiu sporto Carlos Rivero.