Kubo kun 62 atletoj al la Olimpikoj de Parizo 2024

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-08 09:26:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Olimpikoj de Parizo 2024

Havano, jul 8 (RHK) La atletismo fermiĝis per 19 biletoj kaj altigis al 62 la nombron de la kvalifikitaj de Kubo por la Olimpikoj de Parizo 2024, planitaj de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto.

La delegacio de atletismo kreskis dimanĉe kun aliaj naŭ sportistoj, post kiam World Athletics oficialigis la lokojn asignitajn per  ranking.

Tiamaniere eniris la olimpikan eventon la diskoĵetistoj Silinda Morales, Melany Matheus kaj Mario Díaz, la saltistino Yunisleidy García (100 metroj), la longsaltisto Alejandro Parada, la trisaltisto Andy Hechavarría kaj la virina stafetado de la 4x400-metra stafetado.

Pliaj 10 atletoj estis garantiitaj ĉeesti en la olimpika konkurso, atinginte la notojn postulitajn fare de WA, inter ili la stelaj trisaltistoj Leyanis Pérez, Lázaro Martínez kaj Liadagmis Povea.

Tiel, atletismo estas denove la sporto kun la plej granda nombro da kubaj figuroj en la plursporta evento. Malantaŭ ili estas luktado (10), boksado (5), ĵudo kaj pafado, ambaŭ kun kvar.
Ankaŭ estos kuba ĉeesto en la konkursoj de kanuado (3), tabloteniso (3), plonĝado (2), naĝado (2), remado (2), tekvondo (2) kaj plaĝa voleibalo (2).

La listo de 16 sportoj kompletigas per arkpafado, biciklado, moderna pentatlono kaj halterlevo, ĉiuj kun loko.

La kuba sporta ambasado al Parizo 2024 ricevos la  flagon ĉi-marde en Havano.


Fonto:Jit

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up