Dek kubanoj konkuros en la Lima 2024 Junulara Atletika Monda Pokalo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-19 10:13:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Juventud Rebelde

Havano, aŭg 19 (RHK) Dek sportistoj konkuros por Kubo en la Monda Junulara Atletika Ĉampionado, kun sidejo en Lima, Peruo, de la 27-a ĝis la 31-a, raportis la kuba informagentejo  ACN.

La grupo estas gvidita fare de mallonga hurdistino Jocelyn Echazabal kaj trisaltisto Gian Carlos Baxter, vicigitaj tri kaj kvin, respektive, en la universala rangotabelo por tiuj sub 20 jaroj de aĝo.

Echazabal estos unu el la kandidatoj por supreniri  la premian podion en la 100 metroj (m) hurdoj -0,99 centimetroj alta en ĉi tiu kategorio-, evento en kiu ŝi havas personan rekordon de 13,06 sekundoj (j).

Jamajkaj atletoj Kerrica Hill kaj Habiba Harris, posedantoj de la plej bonaj rekordoj de la sezono en la 100-metra hurdo kun tempoj de 12.85 s kaj 12.95 s respektive, elstaras kiel favoratoj. Krome, la francaj Laura Mountauban (13,07 s) kaj Shaina Myers (13,08 s), ankaŭ promesplenaj junaj atletoj, kompletigas la triopon de elstaraj sprintuloj.

Kubo eniros ankaŭ Anthony Martínez, kies plej bona salto estas 15,71 m. En la viroj-okazaĵoj, Yander Herrera (110 m hurdoj-13,50 s), Javier Noris (ĵetlanco-71,60 m) kaj Emmanuel Ramírez (ŝoto-19,22 m) reprezentos la Insulon.

Aliflanke, en la virinaj konkursoj, Dianelys Alacán (longsalto-6,22 m), Ariday Girón (triobla salto-13,21 m), Neilyn Rodríguez (diskoĵeto-53,29 m) kaj Camila Rodríguez (400 m streko -53,24 s ) aliĝos al Eĉazabal.

La organizantoj anoncis, ke pli ol 1 700 atletoj el 134 landoj partoprenos en la Lima 2024 Monda Junulara Atletika Ĉampionado.

 

Fonto: gazeto Juventud Rebelde/ACN

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up