Naturo: flaŭro kaj faŭno

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-04-08 02:23:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kubaj floro kaj faŭno estas karakterizataj de granda diverseco kaj endemismo. En Kubo ekzistas ankaŭ 8 protektitaj regionoj kun internacia rekono kaj ekologia, pejzaĝa kaj kultura riĉeco tre alta.
Troveblas pli ol 6000 specioj da plantoj, el kiuj ĉirkaŭ duono estas endemiaj. La ĉieesta reĝa palmo (Reistonea regia) estas reprezentita en la nacia blazono; oni kalkulas ke ekzistas 20 milionoj da palmoj en Kubo. La cetero de la kuba flaŭro inluzivas la raran kaj prahistorian korkopalmon (Microcycas calocoma), transvivinto de la kretaceo; jagüey, figarbo kun aer-radikoj; la palmo ventrodika; ceibo, la sankta arbo de kapoko; kaj papilifloro, specio de blanka jasmeno, la nacia floro. Granda parto de la suda marbordo posedas marĉajn mangrovojn kiuj gastigas kelkajn specioj de fiŝoj kaj birdoj, dum la norda marbordo konsistas plejparte el rifoplenaj marbordoj.
Mirindaĵoj renkonteblas en la faŭno, kiel la blindaj fiŝoj kies habitato estas la kristalklaraj akvoj de subteraj lagoj en karstaj kavernoj, en Pinar del Río, la plej okcidenta regiono; vere ravaj konkoj: polimitoj kaj litorinoj; la plej malgranda rano de la mondo (Eleutherodactylus limbatus, malpli ol 1 cm longa), la plej malgranda birdo de la mondo (Mellisuga helenae aŭ musbirdo, 63 mm); raraj kaj belaj orkideoj kaj la eksterordinara papilio kun travideblaj flugiloj.
 
La teran faŭnon konsistigas antaŭ ĉio reptilioj (krokodiloj, igvanoj, lacertoj, salamandroj, testudoj kaj 15 specioj da nevenenaj serpentoj).
 
Ankaŭ troveblas arkaikaj mamuloj kiel almikio ( Solenodon cubanus), bedaŭrinde survoje al estingiĝo; fosiliaj fiŝoj kiel manhuario, tipe kuba fiŝo  kies habitato estas riveroj kaj lagetoj plej ofta en Zapata Marĉo; aŭ vegetalaj fosilioj kiel korkopalmo (Microcycas calocoma), dekoj da belaj kaj ekzotikaj orkideaj specioj, akvaj mamuloj kiel manatio; impresaj sed nedanĝeraj reptilioj kiel igvanoj (kelkaj specioj atingas longon ĝis 1,5 m; centoj da birdo-specioj, kelkaj kun granda beleco pro sia plumaro; aŭ kantobirdoj kiuj gajigas la kampojn kaj arbarojn per siaj melodiaj sonoj.
 
La plej granda tera mamulo estas hutio  (Capromys),  arbo-loĝema mamulo kiu atingas longon ĝis ĉirkaŭ 60 cm. Tie troviĝas ankaŭ la plej malgranda birdo de la mondo, muŝbirdo (Mellisuga helenae), ne pli granda ol saltinsekto je nur du gramoj peza. La nacia birdo estas la kuba trogono (Priotelus temnuros), pro ĝia plumaro ruĝa, blanka kaj blua, koloroj de la kuba flago.
 
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up