Kun la komenco de nova jaro ne sen defioj, sed plena de espero, kubanoj estas alvokitaj labori por atingi kreskon de la Malneta Interna Produkto ĉirkaŭ 3%, modesta cifero, kiu sendube konsistigas defion por venki cele transpasi la barojn truditajn de la usona ekonomia, financa kaj komerca sieĝo.
Tiu ĉi genocida politiko, kiu dum ses jardekoj klopodas sufoki la kuban popolon, havas inter siaj celoj redukti la valutajn enspezojn de la lando per ĉiuj eblaj rimedoj. Al tio aldoniĝas la efiko de Kovim19, kiu dum la lastaj du jaroj bremsis la eniron de freŝaj valutoj en la landon per turismo, sektoro kiu konsistigas fundamentan ligon en la nacia ekonomia scenaro.
La reakiro de ĉi tiu sektoro ankoraŭ estas markita de la evoluo de la pandemio, kaj la tutmonda krizo kiu estas sentata en malsamaj regionoj de la mondo. Tamen, tiusence, Kubo laboras pri la reakiro de la diversaj specoj de turismo kaj antaŭeniras al tiu ĉi celo kiel eble plej baldaŭ, kiel konfirmis Juan Carlos García, ministro pri turismo.
Laŭ la informo donita en la lasta sesio de la kuba parlamento, ĉi-jare estas planata pli dinamika rekuperiĝo de turismo, kun la perspektivoj ricevi ĉirkaŭ 3,5 milionojn da turistoj, la cifero plej proksima al la 4 milionoj atingitaj en 2019.
Tiusence, kiel asertis la ministro pri ekonomio Alejandro Gil, unu el la ĉefaj defioj por ĉi tiu jaro daŭre estas la akiro aŭ enspezo en fremda valuto, kiun la lando postulas por garantii sian esencan agadon, kaj por atingi ĝin necesas ne nur la kresko de turismo, sed de la eksportoj de diversaj produktoj kaj servoj.
Kubo esperas atingi kvanton de eksportaĵoj de ĉirkaŭ 9 755 milionoj da dolaroj, cifero pli alta ol en 2022, sed ankoraŭ sub 3 000 milionoj kompare kun tio, kio estis atingita en 2019, la jaron antaŭ la pandemio, kiun la lando prenas kiel referenco por atingi siajn celojn en ĉi tiu nova jaro.
Meze de ĉiuj kompleksaĵoj, kiujn la lando alfrontas en ĉi tiu nova jaro, ankaŭ defia, kiel deklaris prezidento Miguel Díaz-Canel en sia mesaĝo al la nacio, Kubo havas grandajn potencialojn kaj fortojn, inter kiuj indas elstarigi la menciitan resaniĝon de turismo, diversigo kaj komplementeco de ekonomiaj agantoj; la solidigo de la regulaĵoj aprobitaj por pliigi la produktadon de varoj kaj servoj, kaj la antaŭenigo de la makroekonomia stabiliga programo, sen forgesi la esencan redukton de la niveloj de socia vundebleco, pliigita interalie de inflacio, antaŭ kiu la aŭtoritatoj ripetis la volon labori por socia egaleco sub la principo, ke neniu restos senprotekta.