Kafrilataj pejzaĝoj enskribitaj en la Listo de Monda Hereda

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-15 12:06:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: RHK

Havano, jun 15 (RHK) En la Listo de la Monda Heredaĵo estis inkluditaj du lokoj rilataj al kafkultivado. La unua, enskribita en la jaro 2000, situas en la orienta parto de Kubo, kie la produktado de kafo dum la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj estigis unikan kulturan pejzaĝon.

La arkeologia pejzaĝo de la unuaj kafplantejoj en la sudoriento de Kubo bildigas la kolonian produktadon de kafo. En la loko troviĝas postrestaĵoj de malnovaj kafplantejoj sur la krutaj montdeklivoj de la valoj en la regiono de Sierra Maestra.

La ŝoseoj, vojoj kaj pontoj destinitaj transporti la produkton al la merkato, same kiel individuaj plantejoj kun ties domoj, barakoj, akveduktoj, farunmueliloj, fermentigejoj kaj sekigejoj lumigas la ekonomian, socian kaj teknologian historiojn de la regiono. La postrestaĵoj inkludas la ekipaĵon uzitan por ekstrakti la pulpon de la grajnoj necesaj por la malseka sistemo de kafproduktado.

Inkludita en 2011, la Kultura Pejzaĝo de Kafo de Kolombio spegulas centjaran tradicion de kafkultivado en malgrandaj terpecoj en alta arbaro, kaj la manieron, kiel terkulturistoj adaptis ĝin al la malfacilaj montaj kondiĉoj. La loko inkludas terkulturajn pejzaĝojn kaj urbajn centrojn sur la montflankoj de la Montaro Andoj, okcidenta parto de la lando.

La urbaj areoj karakteriziĝas per la tipa antjokia kolonia arkitekturo kun hispana influo. La kafplantejoj situas sur krutaj montaroj kun vertiĝodonaj deklivoj. La vivmaniero de la kafproduktistoj baziĝas sur la tradicia terproprieto kaj distingiĝa produktadsistemo.


Fonto: Unesko-kuriero

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up