Nov-Jorko, 29 jun (RHK) UN rifuzis la atakon kontraŭ la supera tribunalo de justico kaj la ministerio de internaj aferoj, justico kaj paco okazinta en Karakaso, kaj esprimis sin kontraŭ kiu ajn perforta agado en Venezuelo, konfirmante ke ili atente sekvas la evoluon de la politika kaj socia situacio en tiu lando.
Reprezentanto de António Guterres, la ĝenerala sekretario de UN, sinjoro Stéphane Dujarric, esprimis ke evidente tiu institucio internacia firme opozicias al ĉiuspeca perforto kie ajn.
Ĉi-pasintan mardon, la ministro pri komunikado kaj informado, Ernesto Villegas, sciigis ke la flugaparato ŝtelita de la aera militbazo La Carlota, pafis 15-foje en la ĉirkaŭaĵoj de la ministerio de internaj aferoj, kaj poste flugis super la tribunalo, kie estis lanĉitaj kvaj larmigo-bomboj. La flugaparato estis eltrovita ĉi-merkede.