La prezidento de Kazaĥio, Nursultán Nazarbayev, sendis mesaĝon esprimante bondezirojn kaj sukcesojn kaj prosperon al Kubo, okaze de tradicia renkontiĝo jara kun la estroj de la diplomatiaj misioj akredititaj en tiu lando, kie li alparolis la kuban ambasadoron.
Plenuminte raporton pri la situacio nuntempa de la lando, la prezidento kazaĥia detaligis ĉiujn defiojn por plenumi la celojn de la ŝtata strategio ĝis la jaro 2050 kiam ili aspiras loki sin inter la ĉefaj ekonomioj de la mondo.
Siaflanke, la kuba ambasadoro en Kazaĥio esprimis simpatiojn de la kuba popolo kaj registaro kaj la deziron ke ili ankaŭ sukcesu atingi la laŭdindajn celojn starigitajn en la sociekonomia ordo.
La tago koincidis kun la konversacioj efektivigitaj inter reprezentantoj de la farmacia firmao kazaĥia UM Farma kaj delegitaro de la kuba entreprena grupo Labiofam kun la celo subskribi interkonsenton kunlaboran.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Ke ĉiuj sociekonomiaj agantoj alportu al la ekonomia evoluo
- Kubo esprimas solidarecon kun la vicprezidento de Kolombio
- Nova komisiono por virina agado: por sociaj rajtoj en la esperanta komunumo
- Kuba prezidento sendas mesaĝon al kunveno altnivela en Ĉinio
- UN denuncis humanitaran krizon en Gazao pro israela agreso