Restarigo de la metroo kaj aliaj transportiloj post la sabotoj kontraŭ la elektroenergetika reto.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-03-14 09:14:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
la metroo de Karakaso ree ekfunkcias

Karakaso, 14 mar (RHK) Laŭ raporto de la informagentejo Prensa Latina, estis restarigita la servo de la metroo de  tiu ĉi urbo, plus aliaj similaj transportiloj en aliaj urboj de Venezuelo. Ili estis interrompitaj dum tuta semajno kaŭze de la konstanta sabotado al la tutlanda elektroenergetika reto.

Post efektivigi la koncernajn kontrolojn en la elektraj sistemoj, la prezidento Nicolás Maduro rajtigis la reaktivadon de operacioj de la metrooj kaj fervojoj de la urboj Karakaso, Los Teques, Marakaibo kaj Valencia, informis la prezidanto de la konstitucia nacia asembleo, Diosdado Cabello.

Proksimume tri milionoj da personoj uzas ĉiutage la ĉefan transportilon de la venezuela ĉefurbo. La restarigo de la servo koincidas kun la rekomenciĝo de laboraj kaj edukaj aktivecoj, post esti komplete restarigita la elektra provizo en la tuta lando.

Ekde la pasinta 7-a de marto, okazis kelkaj sabotoj fizikaj kaj teknologiaj por malebligi la restarigon de la tutlanda elektroenergetika sistemo, kaj tial la venezuela registaro respondecigis la sektorojn de la opozicio subtenataj de Usono, kiu malferme deklaris la intencon detrui la bolivaran registaron de Nicolás Maduro, kiu estas la prezidento elektita dum la ĝeneralaj elektoj en 2018.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up