Cabello ratifas ke parlamentaj elektoj okazos antaŭ fino de 2020.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-18 08:02:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Diosdado Cabello, prezidanto de la nacia asembleo konstitucia de Venezuelo

Karakaso, 18 jul (RHK) La prezidanto de la nacia asembleo konstitucia (ANC) de Venezuelo, Diosdado Cabello asertis ke la elektoj por restarigi la parlamentan povon, okazos antaŭ fino de la jaro 2020.

Dum sia televida programo, la gvidanto neis la eblecon alvoki elektojn prezidentajn kiel negocado de alproksimiĝo kun la opozicio, raportis la informagentejo Prensa Latina.

Tiuj ĉi deklaroj respondas al ĵusaj deklaroj de la ministro pri eksteraj rilatoj de Hispanio, Josep Borrell, kiu menciis eblan alvokon al la urnoj en la intertrakto de la registaro kun la opozicio.

Pasintsemajne, oficialaj fontoj konfirmis la instaladon de konstanta negoctablo en Barbado, sidejo de la tria dialoga rondo inter la registaro kaj la opozicio kun la celo avanci pere de dialogo por eltrovi pacon por la lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up