Alvoko por tutlanda striko sen tempolimo en Bolivio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-29 10:31:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Paz, jul 29 (RHK) La amasa marŝo farita hieraŭ en la urbo El Alto finiĝis per plurnombra kunveno, kie laboristaj kaj kamparanaj gvidantoj alparolis por konfirmi la popolan rifuzon kontraŭ la prokrasto de la landaj elektoj kaj kunvokis al tutlanda striko sen tempolimo.

Plenumante la alvokon de tiu gvida organizo de la laboristoj kaj de la Unueca Pakto, laboristoj, kamparanoj, indiĝenoj, studentoj kaj najbaroj formis enorman marŝadon, kiu startis el la eksa paŝego de Senkata kaj finiĝis en la Kresto de El Alto, kie okazis kunveno, kiu difinis laŭ popola volo de la bazoj de la ĉeestaj organizoj, strikon ĝenelaran sen tempolimo je tutlanda skalo, gvidite de la Bolivia Laborista Centralo, kun la sama celo por kiu oni alvokis la marŝon: la respekto al la dato por la tutlandaj elektoj la 6-an de septembro.

La marŝo estis farita plenumante regulaĵojn de biosekureco per uzo de maskoj kaj socia distanciĝo, poste reduktita pro la enorma kvanto da marŝantoj.

Oni faris similan marŝon en la interno de la lando, kun amasa ĉeesto de organizaĵoj kaj sociaj movadoj, krom la efektivigo de kunvenoj. Enormaj marŝoj kaj kunvenoj de Cochabamba, Santa Cruz, Sucre kaj  Tropiko de Cochabamba respondis al la tutlanda alvoko de la Bolivia Laborista Centralo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up