Jerusalemo, aŭg 13 (RHK) Israelo kaj la ŝtato de la Unuiĝintaj Emirlandoj anoncis ĉi-ĵaŭde ke ili atingis interkonsenton por normaligi siajn diplomatiajn rilatojn.
Laŭ la informo, en la kunteksto de la interkonsento, ambaŭ landoj interkonsentis suspendi la aneksiĝon de la teritorioj de Cisjordanio.
Post la anonco, la ĉefministro israela, Bejamin Netanyahu skribis en la socia retejo Tvitero, ke temas pri “historia tago”, laŭ raporto de RT.