Asertas Rusio ke “Usono ne devas pensi la dialogon pri strategia stabileco nur laŭ sia tagordo”.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-06 11:00:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vicministro pri eksteraj aferoj de Rusio,  Serguei Riabkov

Moskvo, jul 6 (RHK) Laŭ raporto de la multmedio RT, tiun aserton faris la rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Riabkov, kiu insistis pri konsidero de la rusa tagordo.

“Usono ne devas esti naiva" kaj pensi, ke la dialogo pri strategia stabileco disvolviĝos nur laŭ sia tagordo, diris rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Riabkov, insistante, ke ankaŭ la moskvaj zorgoj devos esti konsiderataj en ĉi tiuj diskutoj.

En intervjuo kun la revuo Internaciaj Aferoj, la diplomato indikis, ke Rusio kaj Usono ankoraŭ "eĉ ne proksimas" al la stadio de interŝanĝoj kaj "iuj reciprokaj paŝoj", emfazante, ke "ĉio ĉi estas antaŭtempa."
Tamen, jam en la nuna stadio, "ni sendas signalon al la usonanoj, ke ili ne estu naivaj pensi ke la konversacio iros nur laŭ ilia tagordo", diris Riabkov, aldonante, ke "ni dialogos kun  ilin nur  kondiĉe ke niaj zorgoj, niaj demandoj, niaj interesoj speguliĝu dum la kurso de ĉi tiuj diskutoj”. Li ankaŭ precizigis, ke "usonanoj devas sin  prepari por  tio".

Post la unua renkontiĝo kun prezidanto Joe Biden, kiu okazis en Ĝenevo la 16an de junio, rusa prezidento Vladimir Putin anoncis, ke ili konsentis komenci konsultojn pri strategia stabileco je la interdepartamenta nivelo. Laŭ la rusa gvidanto, ambaŭ landoj konscias pri sia speciala respondeco pri strategia stabileco en la mondo.

Riabkov klarigis, ke Moskvo esperas okazigi antaŭan dialogon kun Vaŝingtono pri ĉi tiu afero fine de julio.
La vicministro trovis, ke "dum sufiĉe longa tempo" Usono "neis la interligon de strategiaj ofensivaj kaj defendaj armiloj", retiriĝis de la Traktato pri Kontraŭbalistikaj Misiloj (ABM-Traktato) kaj "kredis, ke ĝi kapablas garantii sian propran sekurecon kreante sisteman misildefendon tutmondan ".

"Tio estas, havante proprajn strategiajn fortojn kaj samtempe defendante sin [...] per tio malplivalorigante la strategiajn potencialojn de aliaj ŝtatoj", denuncis Riabkov, por certigi, ke "ni ne permesos tion kaj ni ne permesis tion, inkluzive per la kreado de ĉi tiu speco de sistemo ".

La vicrektoro opinias, ke la ebleco de rilatnormaligo  inter Rusio kaj Usono nun estas pli granda "ol multaj pensis antaŭ la pintkunveno" inter Putin kaj Biden, kaj estos "nepardoneble" se la du landoj perdos ĝin.

Riabkov ne ekskludas ke  Vaŝingtono serĉu pretekstojn por pligrandigi sian sankcian premon sur Moskvon.

Rememorante la lastatempan okazaĵon implikantan la britan militŝipon HMS Defender, kiu malobservis la rusan limon en Nigra Maro en junio, Riabkov diris, ke Vaŝingtono kaj Londono "bone scias" la amplekson de la konsekvencoj kaj "la severeco" de ĉi tiu tipo de agoj , same kiel ili komprenis "la naturon de la reago de Moskvo." Tamen ili faris ĉi tiun paŝon por provi la decidon de Rusio "respondi perforte se necese" kaj provis testi la rusan sistemon de marborda defendo kaj kontrolo de ĉi tiu areo, la vicministro klarigis.

La altranga rusa diplomato emfazis la bezonon "paroli kiel eble plej rekte al la provokistoj", kaj klarigi "kial la venontan fojon estas pli bone por ili flankenlasi siajn provokojn." "La riskoj de konflikto eble pliiĝos, ankoraŭ  pli. Nigra Maro ne estas loko, kie ĉi tiu speco de ludo estas permesata", avertis Riabkov.


Fonto: RT


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up