Ĉinio malaprobis malvarmmilitan pensmanieron kaj postulis Brics-unuecon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-23 09:33:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Johanesburgo, aŭg 23(RHK) Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis hodiaŭ, ke la Grupo Brics devas resti unuiĝintaj kaj pretaj ludi ŝlosilan rolon en monda stabileco antaŭ kompleksa internacia scenaro.

Dum sia partopreno en la 15-a Pintkunveno de la Grupo, Xi ankaŭ pledis por lasi malantaŭe la pensmanieron de la malvarma milito, kiu ankoraŭ regas en la mondo, kaj bonvenigis la deziron de aliaj emerĝantaj ekonomioj aliĝi al la bloko.

La prezidento proponis la kreadon de scienca kaj teknologia centro Brics kaj urĝis kunlaboron en artefarita inteligenteco kaj kosma disvolviĝo.

La maldolarigo de la Brics kaj kunlaboro kun evolulandoj ankaŭ estas kernaj aferoj hodiaŭ en la 15-a Pintkunveno de la grupo, en kiu Ĉinio defendas novan mondan regadon.

La gvidantoj de la bloko kunvenas en Johanesburgo sub la devizo "Brics kaj Afriko: partnereco por reciproke akcelita kresko, daŭripova evoluo kaj inkluziva plurlateralismo".


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up