Funebra honoro por Guillermo Teillier en la antaŭa sidejo de la Ĉilia Kongreso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-30 09:30:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto prenita de CNN en la hispana

Havano, aŭg 30 (RHK) La funebra honorado de la prezidanto de la Komunista Partio de Ĉilio (PCCh) Vilhelmo Teillier komenciĝis ĉi-mardon en la sidejo de la malnova Nacia Kongreso, en Santiago de Ĉilio, kie aktivuloj, amikoj kaj personecoj venas por omaĝi al li.

En gazetara konferenco, la ĝenerala sekretario de PCCh, Lautaro Carmona, esprimis sian bedaŭron pro la perdo de unu el la plej elstaraj aktivuloj, plenrajta komunisto kapabla alpreni kun granda intenseco la taskojn, kiujn lia tempo postulis.

Ekde sia junaĝo, antaŭ la 1970-aj jaroj, li estis engaĝita al la Popola Unueco gvidata de Salvador Allende, kiam li estris la laboron de la partio en la urbo Valdivia.

Li rememoris, ke en tiu kondiĉo li estis arestita en 1974 de la puĉreĝimo kaj submetita al la plej malbona torturo dum kelkaj monatoj, kaj poste li travojaĝis malsamajn koncentrejojn.
"Kiam li estis liberigita, li prenis la eblon resti en Ĉilio por kontribui al la organizo de la kaŝita partio", diris Carmona.

Siaflanke, la registara proparolanto kaj aktivulo de PCCh Camila Vallejo emfazis la kapablon de Teillier konstrui pontojn, eĉ kun sektoroj de la opozicio, por igi ĉi tiun landon pli justa.
"Li estis homo, kiu neniam malŝparis vortojn, li ĉiam estis tre preciza, konstruisto de justeco, defendanto de demokratio kaj homaj rajtoj", diris la oficisto.

Ĉilia prezidento Gabriel Boric dekretis nacian funebron la 30-an kaj 31-an de aŭgusto omaĝe al la heredaĵo de Teillier kaj lia dediĉo al la lando dum sia tuta vivo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up