Nacia Marŝo al Panama parlamento por rifuzi minado-kontrakton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-05 10:46:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kontrakto inter la Registaro kaj la min-kompanio Panamá estis deklarita kontraŭkonstitucia de la Supera Kortumo de Justico en 2017.

Panamurbo, sep 5 (RHK) Membroj de sociaj, studentaj, kamparanaj kaj indiĝenaj organizaĵoj marŝas hodiaŭ al la Nacia Asembleo (parlamento) por rifuzi la kontrakton subskribitan inter la Registaro kaj la min-kompanio  Panama, teksto debatita en la Leĝdona Parlamento.

Konforme al la alvoko de Alianco Unuiĝintaj Popolo por Vivo, la manifestaciantoj posttagmeze foriros el la emblema parko Belisario Porras, en ĉi tiu ĉefurbo por postuli, ke la deputitoj malakceptu ĉi tiun pakton deklaritan kontraŭkonstitucia de la Supera Kortumo de Justico (CSJ) en 2017.

La ĝenerala sekretario de la Sindikato de Laboristoj en la Industrio de Konstruo kaj Similaĵoj  (Suntracs), Saúl Méndez, indikis, ke similaj iniciatoj aldoniĝos al la nacia marŝado en la provincoj de Chiriquí kaj Coclé; ankaŭ en la centra regiono de Azuero, inter aliaj.

Aliflanke, li anoncis, ke dum ĉi tiu semajno la kolektivoj gvidas la fermon de avenuoj, protestajn mitingojn en siaj laborlokoj aŭ studoj kaj ankaŭ en la komunumoj malakceptante la leonan pakton malutilan al nacia suvereneco.

Méndez aldonis, ke venontĵaŭdon, la sendependa prezidenta kandidato, la ekonomikistino Maribel Gordón kaj grupo de advokatoj prezentos al la CSJ apelacion kontraŭ la filio de la kanada transnacia First Quantum, pro daŭra eltirado de  kupro en la urbo Donoso, eĉ post  la deklaro de kontraŭkonstitucieco registrita de antaŭ ok jaroj.

Por ekologiaj grupoj, preter la milionaj enspezoj promesitaj de la Ŝtato kun la ĉeesto de Min-kompanio Panamá, la afero kuŝas en la media kaj ekologia damaĝo kaŭzita al la Istmia lando de ĉi tiu interkonsento, ĉar ĝi minacas la vivon de la indiĝenaj komunumoj kaj la biodiversecon de tiu teritorio situanta en la Mezamerika Biologia Koridoro.

La laborista gvidanto ankaŭ denuncis, ke la pakto implikas koncedojn al eksterlandaj kompanioj kaj damaĝojn ne nur en la areo, kie troviĝas la kuprominejo, sed ankaŭ kompromitas preskaŭ duonon de la nacia teritorio, kun la konsekvenca prirabado de naturaj rimedoj.

Antaŭtage, la deputitoj de la Komerca komisiono translokiĝis al Donoso (Colón) por fari civitanajn konsultojn ĉirkaŭ la unua debato pri la projekto, sed centoj da homoj ĉirkaŭis la sportejon, kie ili okazigis kunsidojn por malakcepti la minindustrian kontrakton.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up