Rusio asertas havi indicon ligantan teroristojn al Ukrainio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-29 08:59:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar  29 (RHK) La Rusa Enketa Komitato asertis havi signojn de ligoj inter la teroristoj, kiuj atakis la koncertejon de la Urbodomo de Crocus, proksime de Moskvo, kaj ukrainaj naciistoj.

"Sekve de laboro kun la arestitaj teroristoj, studado de la teknikaj aparatoj konfiskitaj de ili kaj analizado de informoj pri financaj transakcioj, pruvoj de ilia rilato kun ukrainaj naciistoj estis akiritaj", diras la deklaro.

Enketistoj konfirmis, ke "la krimintoj de la terorisma atako ricevis grandajn monsumojn kaj kriptajn monerojn el Ukrainio, kiuj estis uzataj por prepari la krimon."

Same, la Enketa Komitato de la Rusa Federacio raportis, ke alia suspektato, implikita en la financado de la terorisma atako kontraŭ la Urbodomo de Crocus, estis identigita, kaj postulos lian preventan areston.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up