ALBA-TCP kunvenigas naciajn kunordigantojn pri strategia planado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-08 09:03:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 8 (RHK) La Bolivara Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko-Popola Komerca Traktato (ALBA-TCP) okazigis labortagon kun la naciaj kunordigantoj de siaj 10 membrolandoj  en Karakaso.

La renkontiĝo, okazigita per videokonferenco, analizis la geopolitikan situacion, same kiel la vojojn por atingi la malsamajn horizontojn de la Strategia Tagordo ALBA 2030, aprobita la 24-an de aprilo en Karakaso dum la XXIII Pintkunveno de Ŝtatestroj kaj Registaro de la bloko integriga.

La plenuma sekretario de la latinamerika kaj kariba mekanismo, Jorge Arreaza, raportis sur platformo X, ke ili debatis pri la sistemo por atento kaj mastrumo de riskoj cele al starigo de Agentejo de Kunlaboro por Evoluigo de ALBA-TCP. Ankaŭ pri la "ĝisdatigita studo de niaj ekonomioj por antaŭenigi ilian produktivan kaj komercan komplementecon."

Ĉi tiu Strategia Tagordo havas kvin horizontojn: ekonomian, politikan, socian, kulturan kaj komunikan, kaj inkluzivas proponojn pri agoj de alta efiko en la mallonga kaj meza limtempo.
En la virtuala renkontiĝo, ili denove konsentis postuli ke "Vaŝingtono tuj forigu Kubon de tiu falsa listo de landoj kiuj sponsoras terorismon."

La fina deklaracio de la pintkunveno en la pasinta aprilo postulis la ekskludon de la insulo de tio, kion ĝi nomis "spura kaj arbitra unuflanka listo de landoj supozeble sponsorantaj terorismon", preparita de la Ŝtata Departemento de Usono.

Li denuncis, ke tio havas negativan efikon al ĉiuj sferoj de la kuba socio kaj al la bonfarto de ĝia popolo, "per intensigo de la krima ekonomia milito kaj pliigo de la malfacilaĵoj" por eniri internacian komercon, fari financajn operaciojn kaj akiri bazajn provizojn.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up