Guterres al Jordanio por pli da krizklopodoj en Gazao

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-06-10 09:42:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jun 10 (RHK) La ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, alvenas hodiaŭ al Jordanio por la internacia Pintkunveno organizita por antaŭenigi kunordigan respondon al la humanitara krizo en Gazao.

Laŭ la  anoncita tagordo, Guterres gvidos la eventon kaj okazigos plurajn duflankajn kunvenojn antaŭ ol vojaĝi al Ĝenevo la 12-an de junio por marki la 60-an datrevenon de la Organizo pri Komerco kaj Disvolvado de Unuiĝintaj Nacioj.

Lia partopreno en la renkontiĝo en Jordanio koincidos kun la klopodoj de la Ĝenerala Sekretario por fini la konflikton en Gazao, dum humanitaraj organizoj priskribas la situacion de civiluloj kiel terura kaj Israelo ignoras alvokojn de la internacia komunumo ĉesigi sian ofensivon, kiu mortigis pli ol 36 mil vivojn.

La evento, planita por morgaŭ, kunvenigos ŝtatestrojn kaj registarojn kune kun estroj de internaciaj humanitaraj kaj helpaj agentejoj laŭ iniciato de Jordanio, Egiptujo kaj UN mem.
Kun la temo Voko al ago: urĝa humanitara helpo por Gazao, la Pintkunveno inkluzivos, interalie, la monarĥon Abdullah II de Jordanio kaj la egipta prezidento, Abdel Fatahh El-Sisi.

Laŭ la anonco de la gastiganta Reĝa Domo, la celo de la renkontiĝo estas identigi manierojn plifortigi la respondon de la internacia komunumo al la humanitara katastrofo en la Gaza Zono.

Ĝi ankaŭ celas identigi efikajn mekanismojn kaj paŝojn por operaciaj kaj loĝistikaj bezonoj en ĉi tiu kunteksto kaj engaĝiĝon kunordigi unuecan respondon al la humanitara situacio en tiu teritorio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up