Nikaragvo estas engaĝita al paco, asertis Daniel Ortega

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-20 09:30:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Telesur

Havano, jul 20  (RHK) La prezidento de Nikaragvo, Daniel Ortega, asertis ĉi-vendredon en Managvo, ke la Registaro kaj la popolo de sia lando sin engaĝiĝas al la principo, ke nur paco alportas laboron, sanon, loĝejon, transporton, edukadon senpage, ĉar ĝi estas rajto.

Dum la parolado farita por la 45-a datreveno de la Sandinisma Populara Revolucio en la centramerika lando, la ŝtatestro elstarigis la atingojn de la Registaro en malsamaj sektoroj, kiel la batalo kontraŭ analfabeteco kaj agrara reformo.

Li aldonis, ke "estis juste doni teron al la kamparanoj, kaj por tio estis necese reakiri la teron, kiu estis ŝtelita de la socio, de la homoj, de la kamparanoj."

Laŭ la nikaragva prezidento, Usono kaj Eŭropo “ne ĉesis esti koloniistoj, ili daŭre estas novkoloniistoj. Kaj Sovetunio, logike gvidata de Rusio, estante potenco, ne venis por ekloĝi ĉi tie por preni la riĉaĵojn de Nikaragvo, sed venis ĉi tien por manpremi la popolon. Kaj tio estas la granda diferenco,” li emfazis.

Ortega rememoris, ke Vaŝingtono kaj ĝiaj imperiismaj aliancanoj organizis militon kontraŭ la revolucio, kiu triumfis antaŭ 45 jaroj.

"En 1979, la milito komenciĝis kaj la prezidento de Usono eskaladis ĝin",  rimarkis Ortega, aldonante, ke la lando apenaŭ travivis "longan militon kontraŭ la Somoza tiraneco, kiu kaŭzis pli ol 5 000 mortojn, kaj poste venis la alia milito, financita fare de la nordamerikaj regantoj."

Ortega komentis, ke necesus proponi al internaciaj organizaĵoj, ke la potencoj malaperu, ke la Nordatlantika Traktato-Organizo (NATO) malaperu, por havi pli grandan tutmondan sekurecon.


Fonto: TeleSur

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up