Usono anoncas novajn sankciojn al landoj kiuj subtenas Rusion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-20 09:50:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @mlakan

Havano,  jul 20 (RHK) Konsilisto pri Nacia Sekureco de Blanka Domo Jake Sullivan (en la foto) certigis ĉi-vendrede, ke en la venontaj semajnoj Usono trudos novajn sankciojn al Ĉinio kaj aliaj landoj pro kunlaboro kun Rusio.

Li precizigis, ke aliaj punoj povus esti sciigitaj, depende de kiel la scenaro evoluas en la venontaj semajnoj.

La 23-an de februaro, la usonaj aŭtoritatoj anoncis novajn sankciojn kontraŭ pli ol 500 rusaj celoj, inkluzive de oficistoj, bankoj kaj kompanioj, kun la celo damaĝi la centran financan kapablon de la eŭrazia lando.

Ĉi tiuj decidoj  daŭrigas aliajn, kiujn Usono kaj Eŭropa Unio raportis post la komenco de la konflikto en Ukrainio en februaro 2022, kiam la administrado de usona prezidento Joseph Biden anoncis la altrudon de sankcioj por izoli Rusion de la financa sistemo.

Kvankam la sankcioj komence celis rusajn entojn kaj individuojn tre proksimajn al prezidento Vladimir Putin, Vaŝingtono baldaŭ punis 10 kompaniojn kaj ok individuojn el Belorusio kiel reprezalio kontraŭ tiu lando pro subteno al Rusio.


Fonto: TeleSur

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up