Registaro de Kubo ripetas subtenon por la rajtoj de la popolo de Palestino

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-07-21 10:29:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: arkivoRhc

Havano, jul 21 (RHK) La Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, ripetis ĉi-sabate la subtenon de sia lando al la kreado de la Ŝtato de Palestino kun sia ĉefurbo en Orienta Jerusalemo kaj limoj antaŭ 1967.

Per la socia reto X, la  plej alta reprezentanto de la kuba diplomatio deklaris, ke "estis pli ol 70 jaroj da senposedigo de la palestina popolo", kaj emfazis, ke la Internacia Kortumo (ICJ) klare diris, ke la ĉeesto de Israelo en la Okupitaj Palestinaj Teritorioj estas kontraŭleĝa.

Tiu plej alta tribunalo de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) juĝis antaŭtage, ke la israela okupado de la palestinaj teritorioj estas kontraŭleĝa, kontraŭe al la rajto je memdeterminado de tiu popolo.

Li plue konsideris, ke Israelo devas tuj ĉesi novajn koloniajn agadojn, evakui ĉiujn setlantojn el la okupataj teritorioj kaj nuligi ĉiujn leĝojn kaj rimedojn, kiuj kreas aŭ konservas la kontraŭleĝan situacion.

Li rimarkis, ke la leĝaro kaj iniciatoj de Tel-Avivo konsistigas malobservon de Artikolo 3 de la Internacia Konvencio pri Forigo de Ĉiuj Formoj de Rasa Diskriminacio kaj Apartismo.

La juĝistoj petis ĉiujn membroŝtatojn de UN, interalie, ke ili ne rekonu ŝanĝojn surloke, ke ili sin detenu de  helpo al la cionisma registaro por konservi ĉi tiun kontraŭleĝan ĉeestonn, kaj distingi inter Israelo kaj la okupataj teritorioj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up