Ĉinio pledas por profundigi amikecon kun Vjetnamio kaj antaŭenigi socialismon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-19 10:23:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, aŭg 19 (RHK) Ĉina prezidento Xi Jinping hodiaŭ urĝigis sian vjetnaman kolegon, To Lam, defendi la tradician amikecon inter ambaŭ landoj kaj antaŭenigi la disvolviĝon de socialismo en la mondo.

Dum oficialaj interparoloj en la Granda Popola Halo en Hanojo, Xi ankaŭ postulis profundigi la konstruadon de komunumo kun komuna ĉina-vjetnama estonteco de strategia graveco.

La prezidento laŭdis la nunan staton de duflankaj rilatoj menciante, ke Ĉinio estis la unua eksterlanda lando, kiun To Lam vizitis post sia nomumo kiel ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Vjetnamio (CPV).

Same, la ŝtatestro atentigis la historion de interŝanĝoj inter la du flankoj, komunaj idealoj kaj kredoj, kaj ankaŭ la profundan duflankan amikecon de kamaradoj kaj fratoj devenanta de la revolucia aktivado ĉi tie de vjetnama prezidento Ho Chi Minh antaŭ 100 jaroj.

Siaflanke, To Lam emfazis, ke la CPV kaj la Ŝtato "ĉiam donis grandan gravecon al la rilatoj kun Ĉinio, konsiderante ilin strategia opcio kaj la plej alta prioritato en la ekstera politiko de Vjetnamio".

Laŭ la novaĵagentejo Xinhua, la ĉefa gvidanto de la najbara lando montris sian volon plu profundigi kaj plibonigi la ampleksan strategian kunlaboran partnerecon.

La vizito de la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio estos plilongigita ĝis morgaŭ por plenumi tritagan tagordon en la azia giganto.

Pritaksante la gravecon de ĉi tiu vojaĝo, la vjetnama ministro pri eksteraj aferoj, Bui Thanh Son, emfazis, ke ĉi tiu vojaĝo ratifas la volon kaj la plej altan prioritaton, kiun ambaŭ nacioj donas al la firmiĝo kaj disvolviĝo de la duflanka ampleksa strategia kunlabora partnereco cele al konstruado de komunumo de komuna estonteco.

 

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up