Foto: PL
Havano, aŭg 23 (RHK) Krizservoj savis 17 ŝipanojn de la pramo kun benzinujoj, kiu sinkis post ukraina atako kontraŭ la rusa haveno Kavkaz, en Krasnodar, raportis hodiaŭ la reganto de la teritorio, Veniamín Kondratiev.
Ĝis nun, 17 ŝipanoj estis savitaj, sed la savoperacio daŭras, ĉar du homoj ankoraŭ mankas, Kondratiev publikigis ĉi-vendrede en sia Telegram-kanalo.
La guberniestro dankis krizajn servojn pro ilia rapida respondo, aldonante, ke kontraŭpoluaj baroj estis instalitaj ĉe la haveno por malhelpi fuelelverŝadon kaj sorbento estis aplikita al la akvosurfaco.
Ĉi-ĵaŭdon, la operacia ĉefsidejo de la regiono raportis, ke Ukrainio atakis pramon kun benzinujoj, kiuj sinkis pro ricevita damaĝo.
Siaflanke, la rusa Ministerio pri Transporto raportis, ke la situacio en la haveno estas sub kontrolo de rusaj sekurecaj servoj.
Fonto: PL