Israelo lanĉas ofensivon kontraŭ Libano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-08-25 10:12:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Amaskomunikilaro raportas pri 40 israelaj atakoj en suda Libano.
Foto: RABIH DAHER/AFP per Getty Images

Havano, aŭg 25 (RHK) La israela armeo lanĉis ofensivon ĉi-dimanĉe kontraŭ celoj de la libana ŝijaisma movado Hizbulaho, meze de suspektoj, ke ĝi planas atakon kontraŭ la hebrea lando.

Laŭ israela admiralo Daniel Hagari, en proksima estonteco, Hizbulaho "lanĉos raketojn, kaj eventuale misilojn kaj senpilotajn aerveturilojn, direkte al la teritorio de la Ŝtato de Israelo."

La militistaro ordonis al loĝantoj de ĉiuj limkomunumoj kaj urboj en la norda Golan-montoj resti proksime de aviadilatakaj ŝirmejoj.

Siaflanke, la Israela Flughavena Aŭtoritato anoncis, ke pro la sekureca situacio, foriroj de la Flughaveno Ben Gurion spertas malfruojn kaj neniuj aviadiloj ekflugos en la venontaj kelkaj horoj.

Dume, libanaj amaskomunikiloj raportas pri 40 israelaj atakoj en suda Libano.

Poste, la ministro pri defendo de Israelo, Yoav Gallant, deklaris en tiu lando krizostato dum la venontaj 48 horoj.  


Fonto: RT

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up