Vjetnamio festas 79 jarojn de la komenco de nova epoko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-02 09:56:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, sep 2 (RHK) Vjetnamio hodiaŭ festas la 79-an datrevenon de la komenco de nova epoko, malfermita en 1945 kun la proklamo de sendependeco anoncita antaŭ centoj da miloj de la prezidento Ho Chi Minh.

La triumfo de la Aŭgusta Revolucio, la 19-an de tiu monato, kaj la naskiĝo kelkajn tagojn poste, la 2-an de septembro, de la Vjetnama Demokratia Respubliko markis turnopunkton ne nur en la historio de ĉi tiu hindoĉina nacio, sed ankaŭ de la monda revolucia movado.

La deklaro legita tiam de la revolucia heroo klare reflektis la aspirojn de la vjetnama popolo al nacia sendependeco kaj la volon dediĉi sian tutan spiriton kaj forton, vivon kaj riĉecon por konservi liberecon kaj sendependecon.

Jarcentoj da feŭda ekspluato, pli ol 80 jaroj da franca kolonia dominado kaj la elpelo de la japanaj faŝistoj estis tiel postlasitaj, por komenci la revigliĝon de la nacio sub la saĝa kaj antaŭvida gvidado de la Komunista Partio de Vjetnamio (CPV), estrita de Ho Chi Minh.

En ampleksa artikolo aperinta okaze de la 94-a datreveno de la fondiĝo de la PCV, la forpasinta ĝenerala sekretario Nguyen Phu Trong diris, ke danke al la revolucia triumfo Vjetnamio transiris de  kolonia kaj duonfeŭda teritorio al sendependa kaj suverena lando, metante la fundamentojn por antaŭeniri konstante.

De lando kiu suferis de konstanta kronika manko de nutraĵoj, hodiaŭ Vjetnamio ne nur certigas nutraĵsekurecon, sed fariĝis grava tutmonda eksportisto de manĝaĵoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up