Meksika Senato komencas la debaton pri jura reformo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-10 14:13:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Telesur

Havano, sep 10 (RHK) La Senato de Meksiko komencos ĉi-mardon la debaton pri la juĝa reformo antaŭenigita de la prezidento Andrés Manuel López Obrador.

Laŭ la maldekstra bloko, kiu regas la Meksikan Kongreson, senatanoj povus voĉdoni la juĝan reformon ĉi tiun mardon aŭ merkredon.

La procezo de la iniciato en la Senato estas markita de suspenso, ĉar al la reganta partio mankus ununura voĉdono por kompletigi la 86 voĉojn aŭ du trionojn necesajn por aprobi konstituciajn reformojn.

Jura reformo estas afero, kiu skuis la nordamerikan landon kaj temigas la elekton de juĝistoj, magistratoj kaj ministroj per popola voĉdono.

Por la reganta partio, la iniciato antaŭenigita de prezidento López Obrador estas necesa decido por demokratiigi la Juĝan Branĉon kaj ĉesigi la korupton.

La meksika prezidento certigas, ke la elekto de juĝistoj kaj magistratoj, inkluzive de tiuj de la Supera Kortumo, urĝas ĉar la juĝistaro estas "putra de korupto".

La meksika opozicio reagis dirante ke la reformo estas atako kontraŭ juĝa sendependeco.


Fonto: Telesur

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up