Foto: SANA
Havano, sep 19 (RHK) La Ĝenerala Asembleo de UN postulis ĉesigon de la okupado de Israelo de la palestinaj teritorioj ene de "12 monatoj" en nedeviga rezolucio.
La teksto, kongrue kun la opinio de la Internacia Kortumo, pasintan julion, pri la israela okupado, estis adoptita per 124 voĉoj por, 14 kontraŭ kaj 43 sindetenoj.
Dume, la israela Ministerio pri Eksteraj Aferoj priskribis ĝin kiel "cinikan" kaj "distorditan" laŭ raportis la gazeto (La Tago)
Fonto: Granma