Mahmoud Abbas postulas, ke la internacia komunumo sankciu Israelon pro genocido en Palestino

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-09-27 10:34:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Abbas certigis, ke la Ŝtato de Palestino ekzercos plenan suverenecon super Gazao. Foto: UN

Havano, sep 27 (RHK) La prezidanto de la Palestina Nacia Aŭtoritato (PNA), Mahmoud Abbas, postulis ĉi-ĵaŭdon, ke la internacia komunumo alprenu sankciojn kontraŭ Israelo pro la genocido, kiun ĝi faras kontraŭ la palestina loĝantaro en la Gaza Sektoro kaj Cisjordanio.

Abbas parolis dum la 79-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Li sursceniĝis meze de daŭra aplaŭdo kaj komencis sian paroladon tiamaniere: „Ni ne foriros. Palestino estas nia patrujo, la hejmo de niaj gepatroj kaj geavoj, kaj ĝi restos nia. Se iu devas foriri, ĝi devas esti la uzurpantaj okupantoj.

Li postulis la suspendon de la membreco de Israelo en la Unuiĝintaj Nacioj. Li postulis konstantan batalhalton en Gazao kaj ĉesigon de la atakoj de la okupantoj en Cisjordanio.

Li ankaŭ asertis, ke la Ŝtato de Palestino ekzercos plenan suverenecon super Gazao kaj komencos sian rekonstruadon post kiam la okupantoj retiriĝos de tie.

Li urĝigis la internacian komunumon ĉesigi la genocidon kaj respondecigis ĝin pri tio, kio okazas en la okupataj teritorioj de Palestino. "Ĉesu sendi armilojn al Israelo," li instigis.

Ankaŭ, li denuncis la kontraŭleĝan konstruadon de setlejoj en Cisjordanio, la detruon de centoj da hejmoj de la araba loĝantaro kaj la sistemajn kaj perfortajn atakojn kontraŭ palestinaj civiluloj fare de okupaciaj soldatoj aŭ setlantoj.


Fonto: TeleSur

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up