Foto: Granma
Havano, 30 sep (RHK) La prezidenta duopo de la Civitana Revolucio, Luisa González kaj Diego Borja, iris al la sidejo de la Nacia Voĉdona Konsilio por registri siajn kandidatiĝojn por la prezidantaj elektoj de 2025 en Ekvadoro.
Ambaŭ estis elektitaj al la prezidanteco kaj vicprezidanteco de la sudamerika lando en la antaŭbalotoj de la politika movado.
Post prezento de sia kandidatiĝo, Luisa González diris: "hodiaŭ ni estas pli proksime redoni povon al tiuj, kiuj ne devintus ĝin forlasi: al nia popolo, al la manoj de nia popolo, de la ekvadora popolo", ŝi deklaris en sia parolado.
Fonto: Telesur